Magda Radnót

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Magda Radnót
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1911 (1911-09-17)
Morto 3-an de februaro 1989 (1989-02-03) (77-jara)
Profesio
Profesio okulkuracisto
v  d  r
Information icon.svg

Magda Radnót, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Radnót Magda estis hungara kuracisto, profesoro, patologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

Magda Radnót [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1911 en Hungara reĝlando en Vicsápapáti (nuntempa Výčapy-Opatovce en Slovakio). Ŝi mortis la 3-an de februaro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magda Radnót frekventis universitaton en Budapeŝto, kie ŝi ricevis diplomon en 1935. Ŝi eklaboris komence en instituto, poste en hospitalo. En 1939 ŝi atingis la rangon ĉefkuracisto, en 1946 privata profesoro. Ekde 1950 ŝi laboris 2 jarojn en Szeged. Ŝi okupiĝis pri okulaj malsanoj. Ŝi estis ĉefredaktoro de periodaĵo Szemészet. Ŝi ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szemészeti pathológia (1951)
  • Neuroendokrine Beziehungen zur Opthalmolog (1961)
  • A szemészet alapvonásai (1978, 1984) - studenta lernolibro (kune kun aliaj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.