Sărățeni (Mureș)
Sărățeni | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Mureș | |
Alinome | Sóvárad (hungare) | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | 46° 34′ N, 25° 1′ O (mapo)46.562525.013333333333Koordinatoj: 46° 34′ N, 25° 1′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 410 m | |
Poŝtkodo | 545504 | |
Loĝantaro | 1,608 (en 2011; 1.627 en 2007) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 114907 (komunumo: 120496) | |
Sărățeni [sərəcenj] (hungare: Sóvárad [ŝo:va:rad]) estas vilaĝo en Rumanio sur la bordo de rivero Târnava Mică sudokcidente de la urbo Sovata.[1]
Administre ĝi apartenis al Sovata ĝis 2004, kiam ĝi estis fondita kiel aparta komunumo per la leĝo 84/2004.[2]
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 1 946 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 610 (86 % da hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis unue menciita skribe en 1331. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Renomaj homoj[redakti | redakti fonton]
- Géza Illyés (Sóvárad, 4-a de septembro 1883 – Târnăveni, 28-a de majo 1950): historiisto.
- Béla Király (n. 25-a de januaro 1957): verkisto.
- Csaba Király (n. 1942): ligno-skulptomajstro
- László Király (n. 19-a de novembro 1943): poeto, verkisto.
- Mihály Péter Heinrich (n. 11-a de majo 1929): kuracisto, universitata profesoro.
- László Péterfi (3-a de junio 1788 – Borosbocsárd, oktobro 1848): pedagogo, bibliotekisto.
- Károly Péterfi (17-a de aprilo 1790 – Marosvásárhely, 23-a de januaro 1873): reformita pastro, instruisto, filozofo, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1834).
- Albert Péterfi (14-a de junio 1800 – Bukareŝto, 29-a de marto 1850): reformita pastro, pedagogo.
- Magda Rácz (28-a de aŭgusto 1950): tekstilartistino
- Mátyás Váradi (1638 – Kézdivásárhely, post 1684): pastro, kuracisto.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Legea nr. 84/2004 pentru înființarea unor comune (rumane). Parlamentul României. Arkivita el la originalo je 2016-01-31. Alirita 2015-03-09.