Teozofia Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
sigelo de la Teozofia Societo el la jaro 1875

La Teozofia Societo estas organizaĵo fondita en la jaro 1875 en Novjorko laŭ iniciato de Helena Blavatskij kaj kolonelo Henry Steel Olcott, kies membroj kredas teozofian mondkoncepton. Devizo de la societo estas "ne estas religio pli supera ol vero". Ĝi signife influis religiajn kaj esoterismajn movadojn tutmonde.

La sia memkompreno la societo estas parto de universala, spirita, intelekta kaj etika movado, kiu ekzistis en cixuj eraoj. Bazo de tiu movado estas tiel nomata „Universala Frataro“. Laŭ la koncepto en la senkomenca kaj senfina universo ĉio ekzista, ĉio viva, en sia fundamenta esenco estu parenca al la kosma konscio kaj de tiu konscio estu vivigata kaj animigata en ĉiuj partoj. Sekve ĉiuj vivaĵoj estus interligitaj en nedisigebla Universala Frataro.

La filozofino Helena Blavatskij en sia antaŭlasta verko La ŝlosilo al teozofio (1889) difinas kiel ĉefaj celoj de la Teozofia Societo:

  • la kreon de "kerno de la Universala Frataro" inter homoj el ĉiuj kontinentoj "sen diferencigo de rasoj, haŭtokoloroj kaj religioj",
  • la subtenon de la studado de Sanktaj Libroj de la mondaj religioj kaj sciencoj kaj la elstarigon de la malnova azia literaturo aparte de la veda, budhisma kaj zoroastrisma filozofioj, kaj herauszustellen, sowie
  • la ĉiuaspektan esploron de la kaŝitaj sekretoj de la naturo, aparte de la vekigeblaj psikaj kaj spiritaj fortoj en la homo.

Sigeloj[redakti | redakti fonton]

La du sigeloj de la Teozofia Societo, simboloj de la organizaĵo, evoluis el la persona sigelo de Helena Blavatskij. Ili simboligas la komunan fonton de ĉiuj nuntempe dividitaj religioj kaj atentigas pri imagina pra-religio. Per reekkono de la komuna esoterisma kerno de ĉiuj religioj, kaj de la ĝemela instruo de karmo (la leĝo de moralaj sekvoj) kaj renaskiĝo, rasaj, klasaj kaj socitavolaj diferencoj estu relativigitaj kaj superitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondon de la Teozofia Societo dum la jaro 1875 en Novjorko iniciatis Helena Blavatskij, Henry Steel Olcott, William Quan Judge, Charles Sotheran kaj aliaj. Dum la jaro 1882 la Teozofia Societo translokigis sian centran sidejon de Novjorko al Adyar, antaŭurbo de Madraso en Barato[1], kie ĝi dum la sekvaj jardekoj ludis gravan rolon en la socia vivo de la subkontinento. Post la morto de Helena Blavatskij dum la jaro 1891 dum pluraj jaroj ardis disputoj pri la ĝustaj instruoj kaj la elekto aŭ neelekto de spirita gvidanto. La movado dum la jaro 1895 disiĝis en du grandaj branĉoj, la "Teozofia Societo Adyar" sub la gvido de Henry Steel Olcott kaj la "Teozofia Societo en Ameriko" sub William Quan Judge. La dua branĉo provizore havis sian sidejon en Novjorko, poste translokiĝis al Point Loma en Kalifornio, sekve al Covina kaj fine al Pasadena en Kalifornio, kie ĝi laŭ la stato de 2008 ankoraŭ havas centran sidejon. En Point Loma komence de la 20-a jarcento gvide de Katherine Tingley, la posteulino de W. Q. Judge, kaj pli poste ankaŭ sub prof-o d-ro Gottfried de Purucker, ekestis la Teozofia Societo Point Loma Lomaland kun teozofia universitato, en kiu inter alie instruiĝis la sanskrita lingvo.

Kaj de la ĉefa branĉo en Ameriko kaj de tiu en Adyar dum la sekvaj jaroj kaj jardekoj disbranĉiĝis multnombraj subgrupoj, kiuj fondis proprajn, parte konkurantajn organizaĵojn. Tio gvidis al pluraj malsamaj konceptaroj da Teozofiaj Societoj, kiuj tamen ĉiuj asertas reprezentis la "veran" kaj "originan" teozofion. El la Germana Sekcio de la Teozofia Societo, apartenanta al la branĉo Adyar, dum la jaroj 1912 kaj 1913 ekestis la Antropozofia Societo sub Rudolf Steiner. Inter la kialoj por tiu disbranĉiĝo estis inter alie la pli forta orientiĝo de la Teozofia Societo Adyar al la hinduismo sub la nova prezidantino Annie Besant ekde la jaro 1907 kaj aparte la adoro de Jidu Kriŝnamurti kiel renaskita kristo kaj estonta monda instruisto en la "ordeno de la stelo de oriento", kiu ekestis gvide de Charles W. Leadbeater dum la jaro 1909.

Multnombraj renomaj artistoj, verkistoj kaj sciencistoj de la finiĝanta 19-a kaj komenciĝanta 20-a jarcento (inter alie James Joyce) estis en proksima kontakto kun unu el la Teozofiaj Societoj aŭ estis membroj, tiel ke la teozofia movado devas esti konsiderata grava elemento en la spirita vivo de tiu epoko.

Diferencigo de aliaj sociaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

Krom la jam nomitaj asocioj, ankoraŭ pluraj aliaj religiaj-reformaj kaj esoterismaj organizaĵoj naskiĝis el la teozofio aŭ enprenis impulsojn kaj influojn el ĝi. En Germanlingvio signifa inter alie estis la "Ariozofio" de Guido von List, kiun iuj historiistoj konsideras "unu el multaj" ideologiaj fontoj de la Naziismo. La instruoj de Guido von List tamen en multaj esencaj fundamentoj estas signife malsamaj kompare al tiuj de la teozofio kaj konsidereblas misuzo la teozofia idearo. Dum la jaro 1937 en Nazia Germanio oficiale malpermesiĝis la Teozofiaj Societoj de ĉiuj direktoj kaj same malpermesiĝis ĉiu rilata literaturo.

La Teozofia Societo ne estas framasona organizaĵo, malgraŭ ke Helena Blavatskij dum la jaro 1877 de John Yarker ricevis framasonan honoran titolon, ke ŝi bone konis la teoriojn kaj praktikojn de la framasonismo kaj parte en siaj verkoj skribis pri ĝi.

Teozofoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Horst E. Miers, Lexikon des Geheimwissens, Munkeno, 1993, ISBN 3-442-12179-5

     2. Helena Petrovna Blavatskij: "La ŝlosilo al teozofio". Origine angle The Key to Theosophy, unua eldono 1889; en tradukoj inter alie germane Schlüssel zur Theosophie. Satteldorf 1995, ISBN 3-927837-51-2.

     3. Sylvia Cranston: HPB - Leben und Werk der Helena Petrovna Blavatskij. Satteldorf 1995, ISBN 3-927837-53-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Teozofia Societo Adyar[redakti | redakti fonton]

Teozofia Societo Pasadena[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]