Aleksandr Lebedev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Lebedev
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1959 (1959-12-16) (64-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater MGIMO
Familio
Patro Евгений Николаевич Лебедев
Patrino Мария Сергеевна Лебедева
Edz(in)o Natalia Sokolova
Amkunulo Elena Perminova
Infano Jevgenij Lebedev
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto • bankisto • entreprenisto • membro de la ŝtata Dumao
TTT
Retejo https://www.alebedev.ru/
vdr
Lebedev en la reĝa instituto Chatham House en 2012

Aleksandr Jevgenieviĉ Lebedev (ruse Алекса́ндр Евге́ньевич Ле́бедев, prononco ɐlʲɪˈksandr jɪvˈɡʲenʲjɪvʲɪtɕ ˈlʲebʲɪdʲɪf; naskiĝis la 16-an de decembro 1959) estas rusia komercisto, kiu foje titoliĝis esti unu el la rusiaj ekonomiaj oligarĥoj ekestintaj post la pereo de Sovetunio kaj la privatigo de ties ekonomio.

En Marto 2012, la usona magazino Forbes listigis lin kiel unu el la plej riĉaj rusianoj kaj taksis lian kapitalon je 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.[1] Li posedas parton de la rusia gazeto Novaja Gazeta[2] kaj kun sia filo Jevgenij Lebedev posedas kvar gazetojn en Britio: The Independent, The Independent on Sunday, Evening Standard kaj i Newspaper.

Referencoj[redakti | redakti fonton]