Oligarĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oligarĥio[1], foje neoficiale ankaŭ literumata oligarkio, estas la regado fare de malmulte da homoj; la potencon posedas malplimulto.
(Etimologie : greka - oligoi malmultoj, arkhê regado.)

Oni povas distingi plurajn subformojn de oligarĥio :

Aristokratio.
Ĝi estas la regado fare de sociala kategorio kiu supoze arigas la plejbonulojn. Aristokratio do baziĝas sur elitisma konceptado de la potenco. Laŭlitere, aristokratio signifas regado fare de la plejbonuloj.
Plutokratio.
Plutokratio estas la registara formo, en kiu la potencon posedas la plej riĉaj homoj. La retenita kriterio estas la persona riĉaĵo, ĉar oni konsideras, ke la plej riĉaj homoj estas tiuj, kies intereso ja estas la stabileco kaj la bona administrado de la reĝimo.
Partikratio.
Ĝi estas la reĝimo, en kiu la potencon mantenas la estroj de la politikaj partioj. Partikratio estas deviita formo de demokratio, en kiu la potencon konfiskas la kategorio estranta la politikaj partioj (koalicia sistemo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]