Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo
Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo | ||
---|---|---|
12-a duko de Savojo ![]() | ||
![]() | ||
Regado | 1630 ĝis 1637 | |
Antaŭulo | Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo, lia patro | |
Sekvanto | Francisko Jacinto de Savojo, lia filo | |
![]() Savoja blazono en 1630
| ||
Ceteraj titoloj | princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de majo 1587 en Torino | |
Morto | 7-an de oktobro 1637 (50-jara) en Verĉelo | |
Mortis pro | malsano [#] | |
Tombo | Baziliko de Superga [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Lingvoj | franca [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Savoja dinastio [#] | |
Patro | Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo [#] | |
Patrino | Catalina Micaela of Spain [#] | |
Gefratoj | Isabella of Savoy • Margaret of Savoy • Emanuel Filibert of Savoy • Prince Maurice of Savoy • Thomas Francis, Prince of Carignano • Maria Apollonia of Savoy • Philip Emmanuel of Savoy • Francesca Caterina of Savoy [#] | |
Edz(in)o | Kristino de Francio [#] | |
Infanoj | Princess Luisa Cristina of Savoy • Francisko Jacinto de Savojo • Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo • Princess Margaret Yolande of Savoy • Henrieta Adelajda de Savojo • Princess Catherine Beatrice of Savoy [#] | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato [#] | |
Aktiva en | Madrido • Torino [#] | |
Aktiva dum | 1625–1637 [#] | |
titulara reĝo de Armenio ![]() | ||
titulara reĝo de Jerusalemo ![]() | ||
titulara reĝo de Kipro ![]() | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Viktoro-Amadeo la 1-a de Savojo (itale : Vittorio-Amedeo I di Savoia), kiun oni kromnomis la "Leono de Suzo", naskiĝis en Torino la tiama ĉefurbo de la Savojoj Ŝtatoj je la 8-a de majo 1587 kaj mortis en Vercelli je la 7-a de oktobro 1637.
Li estis la filo de la 11-a duko de Savojo Karlo Emanuelo la 1-a "Granda" (1562-1630) kaj de lia edzino Katalino Mikaelino de Hispanio (1567-1597).
Post la morto de sia patro en 1630, li heredis la Domestrecon de Savojo kun la nobelecaj titoloj de 12-a duko de Savojo, princo de Piemonto, markizo de Saluco, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo.
Li edziĝis en Parizo (ĉe Le Louvre) je la 10-a de februaro 1619 kun Kristino de Francio (1606-1663), kiu estis la dua filino de la franca reĝo Henriko la 4-a (1553-1610) kaj de lia edzino Maria de Mediĉo (1573-1642). Li tiel fariĝis la bofrato de la franca reĝo Ludoviko la 13-a, de la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a kaj de la reĝo de Anglio Karlo la 1-a. Ŝi naskis al li sep gefilojn :
- Ludoviko-Amadeo (1622-1628) .
- Ludovikino-Kristino (1629-1692), kiu edziniĝis en 1642 kun sia onklo la Kardinalo Maŭrico de Savojo (1593-1642).
- Francisko-Jacinto (1632-1638), kiu fariĝis la 13-a duko de Savojo.
- Karlo-Emanuelo (1634-1675), kiu fariĝis la 14-a duko de Savojo.
- Margareto-Jolando (1635-1663), kiu edziniĝis en 1660 kun la duko de Parmo Renato la 2-a Farnezo (1630-1694).
- Henrieto-Adelaido (1636-1676), kiu edziniĝis en 1652 kun la bavara princo-elektisto Ferdinando Maria de Wittelsbach (Vitelsbaĥ 1636-1679).
- Katerino-Beatrico (1636-1637).
Kvankam li estis la bofrato de la franca reĝo, li militis kontraŭ li, malvenkis kaj sekve konsentis en 1632 la Traktaton de Cherasco. Kvar jarojn poste, li alianciĝis per la Traktato de Rivoli kun Francio kontraŭ Aŭstrio por konkeri Milanion. Li komence venkis en la bataloj de Fornavento dum 1636 kaj de Mombaldone en 1637, sed li subite mortis en 1637, eble venenigita de la hispanoj.
Lia infana filo Francisko Jacinto heredis la Domestrecon de Savojo kun sia patrino Kristino de Francio kiel regentino.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo
- Genealogio de la savoja dinastio