Jakab Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakab Molnár
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1926 (1926-01-03)
en Mărtiniș
Morto 8-an de majo 1991 (1991-05-08) (65-jaraĝa)
en Arad
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vdr

MOLNÁR Jakab estis rumanuja hungara publicisto, redaktoro naskita en Mărtiniş la 3-an de januaro 1926 kaj mortinta la 8-an de majo 1991.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jakab Molnár finis la mezlernejon en Odorheiu Secuiesc (1946), la fakon pri hungara lingvo kaj literaturo en la Bolyai Tudományegyetem (1951). Li instruis en vilaĝoj Korond, Székelyderzs, Árapatak, Tornya kaj en Gyorok ĝis sia pensiuliĝo (1986). Lia unua verko titolita Az eszmék és a valóság aperis en la konsultlibro libro Tábortűz mellett de hungara junulara baptista konferenco de Transilvanujo (1947). Post 1990 li estis redaktoro de la reaperigitaj baptistaj gazetoj Szeretet en Oradea kaj Üdvüzenet en Banat. Verkoj restitaj en manuskripto estas: biografioj de Lajos Molnár, pioniro de baptistoj en Sikullando kaj de Mihály Ilonka, baptista misiistino; oratorio Csillagként fénylő hűség pri profeto Davido.

Fontoj[redakti | redakti fonton]