Fernandel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernandel
Fernandel
Fernandel
Persona informo
Naskonomo Fernand Joseph Désiré Contandin
Naskiĝo 8-an de majo 1903
en Marseille, Francio
Morto 26-an de februaro 1971
en Parizo, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Tombejo de Passy vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko 9-a arondismento de Parizo16-a arondismento de ParizoCarry-le-Rouet • 12-a arondismento vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Gefratoj Fransined vd
Edz(in)o Henriette-Félicie Manse vd
Infanoj Franck Fernandel vd
Parencoj Jean Manse vd
Profesio
Alia nomo Fernandel vd
Okupo komikistokantisto • teatra aktoro • filmaktoro • reĝisoro • filmreĝisoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1926– vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Fama rolo paroĥestro Don Camillo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernandel (naskiĝis la 8-an de majo 1903 en Marseille, Francio, mortis la 26-an de februaro 1971 en Parizo, Francio) estis franca aktoro.

Propranome Fernand Joseph Désiré Contandin, li naskiĝis en tradicia aktora familio, ambaŭ liaj gepatroj rolis en teatraj scenoj en Marseille. Unuafoje li prezentis sin antaŭ publiko en teatro Chave jam en sia kvina jaro en rolo de soldateto. Eĉ spite de deziro de lia patro, ke li daŭrigu en la aktora tradicio, Fernandel serĉas, fininte la vizitadon de lernejo, solidan okupon. Mallongtempe li laboris kiel banka oficisto, kontisto, vendisto de ŝtofoj, sed ankaŭ kiel balaisto. Fininte soldatan servon ĉe la 39-a regimento de montara artilerio en Grenoblo li komencis prezentiĝi kun kabaredaj scenoj kaj kiel kantisto dum paŭzoj de filmaj projekciadoj. Lia rondo de prezentiĝoj malrapide plinombriĝis kaj post nelonge li fariĝis en la ĉirkaŭaĵo de Marseille konata kaj elserĉata komikisto.

En la jaro 1928 li forveturis al Parizon, kie li subskribis kontrakton kun kompanio Pathé pri deknaŭsemajna vojaĝado. Baldaŭ li akiris la parizan publikon, ĉefe pro sia kapablo de improvizado kaj kompreno kun la publiko. Lian popularecon klopodis eluzi, tiam komencanta, sonfilmo. Sukcesan debuton antaŭ kamerao li spertis en filmo Le Blanc et le noir en rolo de hotela mesaĝista knabo enuigita pro la vivo. Post kelkaj nesignifaj roloj li fariĝis post nelonge daŭra parto de filmaj atelieroj, same kiel lia amiko, ankaŭ tiam komencanta Jean Gabin, kun kiu li pli poste fondis filman kompanion Gafer (Gabin-Fernandel).

Post la dua mondmilito kaj en la kvindekaj jaroj de la 20-a jarcento li filmis ĉefe komediojn. Rolo, kiu eternigis Fernandelon, estis rolo de provinca paroĥestro Don Camillo, kiu gvidis senfinajn disputojn kun komunista urbestro de malgranda itala urbeto. Al la sukceso de la unuaj du partoj, Le Petit monde de Don Camillo, Le Retour de Don Camillo, ligis kun tiu ĉi ĉefa figuro multe da epizodoj gvidataj de diversaj reĝisoroj. Por tiu ĉi rolo li estis akceptita eĉ ĉe papo. Don Camillo estis ankaŭ lia lasta rolo, dum filmado de unu el la epizodoj lia sanstato malboniĝis kaj la filmado devis esti interrompita (la filmo restis nefinita). Fernandel mortis la 26-an de februaro 1971 en naska Marseille. Dum lia kariero akompanis lin lia unua amo kaj pli poste la edzino Henrietta, kiun li ekkonis jam en la tempo de sia junaĝo. La nomon Fernandel li akiris danke al sia konateco kun sia estonta edzino. Kiam ajn li venis por Henrietta Manson, ŝia patrino vokis per tipa marseilla akĉento: "Voilá le Fernand d'elle!" (Estas ĉi tie ŝia Fernand!). El la kunigo "Fernand d'elle" fariĝis Fernandel. Dum sia agado ĉe la filmo li ricevis ankaŭ kelke da proponoj de Holivudaj studioj, sed li ĉiam rifuzis kun rideto kaj vortoj: "Neĝoje mi vojaĝas tien, kie ili ne havas pastison."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]