Ŝevĉenka ŝtata premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝevĉenka ŝtata premio
Національна премія України імені Тараса Шевченка
ŝtata ordeno • arta premio
Nomita laŭ Taras Ŝevĉenko
Lando Ukrainio
Fondita en 20-a de majo 1961
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Nacia premio de Ukrainio nome de Taras Ŝevĉenko (ukraine Національна премія України імені Тараса Шевченка) estas respublika ŝtata premio nome de Taras Ŝevĉenko fondita la 20-an de majo 1961. Ĝi estis aljuĝita ĉiujare la 9-an de marto - naskiĝtago de Taras Ŝevĉenko - pro altideaj kaj altmajstraj verkoj en branĉoj de literaturo, pentroarto, muziko, teatro kaj kinematografio.

Inter la unuaj laŭreatoj de la premio (9.03.1962) estis Pavlo Tiĉina, Olesj Honĉar en literatura branĉo kaj Platon Majboroda - en muziko.

De aprilo 1969 - Ŝtata premio de USSR nome de Taras Ŝevĉenko.

De junio 2000 - Nacia premio de Ukrainio nome de Taras Ŝevĉenko.