Hanna Szenes

From Vikipedio
Jump to navigation Jump to search
Hanna Szenes
Hanna Szenes
Hanna Szenes
Persona informo
Naskiĝo la 17-an de julio 1921(nun 1921-07-17)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 7-an de novembro 1944
en Hungario Budapeŝto
Mortokialo pafekzekutado
Tombo Mount Herzl Military Cemetery
Lingvoj hungara lingvohebrea lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Béla Szenes
Okupo
Okupo verkisto • poeto
TTT
Retejo http://www.hannahsenesh.org.il/
Information icon.svg
vdr

Hanna Szenes [seneŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szenes Hanna, hebree חנה סנש estis hungara-hebrea poeto, brita paraŝutisto, nacia heroo de Israelo. Ŝiaj personaj nomvariantoj estis Anikó kaj Cháná. Ŝia patro estis Béla Szenes.

Hanna Szenes [1] naskiĝis la 17-an de julio 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de novembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[edit | edit source]

Hanna Szenes frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en 1939 la familio migris al Palestino pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ŝi aliĝis al la juda defenda organizaĵo, poste en 1943 ŝi estis brita paraŝutisto. En 1944 ŝi surteriĝis en Jugoslavio por savi la hungarajn judojn, poste ŝi trairis la hungaran limon. Ŝi estis trovita kaj arestita, en sia naskiĝurbo ŝi estis ekzekutita. Ŝia patrino trovis la lastan poemon de Hanna en ŝia poŝo. En 1950 ŝi estis reentombigita en Jerusalemo.

Memorigiloj[edit | edit source]

Fontoj[edit | edit source]