Jonas Basanavičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jonas Basanavičius
Jonas Basanavičius.
Naskiĝo 23-a de novembro 1851
en en Vilno
Morto 16-a de februaro 1927
en en Vilno
Nacieco litovo
Sukcesis kiel verkisto
v  d  r
Information icon.svg

Jonas Basanavičius (n. la 23-an de novembro 1851 en Vilno, m. la 16-an de februaro 1927 samloke) estis aktivisto de la movado por la Nacia Litova Renaskiĝo, fondinto de la unua ĵurnalo en la litova lingvo, Aušra. Kiel kuracisto, li de 1880 kaj 1882 kaj de 1884 ĝis 1905 laboris en Bulgario; en 1891 li ricevis bulgaran ŝatanecon. Li estis aprezata kuracisto en Bulgario, medicine traktis la reĝon de Bulgario, aktivis politike, kaj elektiĝis membro de la Bulgara Literatura Societo, sed tamen ripete dum tiuj jaroj petis permeson de la aŭtoritatoj de la Cara Imperio rajti reveni al Litovio. Tamen nur kadre de la rusia revolucio de 1905 ekestis la ŝanco - li revenis al Vilno en majo 1905. Kiel membro de la Konsilio de Litovio, li estis unu el la dudek subskribintoj de la Deklaro de Sendependo de Litovio la 16-an de februaro 1918.