Deklaro de Sendependo de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplero de la Deklaro de la 16a de februaro, per kiu proklamiĝis, denove, la sendependiĝon de nova Litovio kun demokratia kaj suverena registaro.

La Deklaro de Sendependo de Litovio (litove Lietuvos Nepriklausomybės Aktas) aŭ Deklaro de la 16-a de februaro estis subskribita de la Konsilio de Litovio la 16-an de februaro 1918, tiel proklamante la restaŭradon de suverena kaj demokratia ŝtato, kun ĉefurbo en Vilno. La deklaro estis akceptita de dudek subskribintoj kiuj ĉeestis kunvenon prezidita de Jonas Basanavičius. Ĝi estis la fina rezulto de aro da internaciaj rezolucioj, inkluzive de la rezolucio de la konferenco de Vilno kaj la deklaro de la 8-a de januaro.

La tuja efekto de la anonco de la restaŭrado de Litovio estis limigita. La germanaj aŭtoritatoj malpermesis ĝian diskonigon, pro kio la teksto estis publikigita kaj distribuita sekrete. Tio baris la progreson de la konsilio, kaj la germanoj daŭre kontrolis la landon. La situacio ŝanĝiĝis post la malvenko de Germanio en la Unua Mondmilito. En novembro 1918 la litovoj formis sian unuan registaron kaj la konsilio de Litovio prenis la kontrolon sur la teritorio de Litovio. Tamen ĝi devis fronti plurajn konfliktojn, sed la sendependeco de Litovio fariĝis fakto.

Kvankam la originala deklaro perdiĝis, ĝia legaco restis. Ĉi tiu simpla deklaro estas la leĝa radiko de la ekzistado de nuna Litovio, dum la intermilita periodo kaj depost 1990. Ĝi formulis la bazajn principojn kiujn sekvis ĉiujn konstitucioj de Litovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]