Saltu al enhavo

Cú Chulainn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cú Chulainn
legenda heroo
persono de irlanda mitologio Redakti la valoron en Wikidata
Verko Táin Bó Cúailnge
Fled Bricrenn
Serglige Con Culainn
Tochmarc Emire
Compert Con Culainn
Aided Óenfhir Aífe
Mesca Ulad
The Boyhood of Cohoolin
Father and Son
The Battle of the Companions
The Death of Cohoolin
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Lugaid mac Con Roí
Okupo batalisto
Patro Lugh
Patrino Deichtine
Edzo/Edzino Emer
Kunulo Aífe Fand Uathach
Infanoj Connla
vdr
Sétanta mortigas la gardhundon

Cú Chulainn ([Kuĥulen], [kuːˈxʊlˠɪnʲ], irlande por "la leporhundo de Culann", ankaŭ literumita ekz-e Cúchulainn, Cú Chulaind, Cuchullin) estas irlanda mitologia heroo kiu ekaperas en la rakontoj de la Ulster-ciklo, same kiel en la skota kaj manksa folkloro. La filo de la dio Lugh kaj homa virino Deichtine (fratino de reĝo Conchobar-Mac Nessa) estis origine nomita Sétanta.

Li akiris sian pli konatan nomon kiel infano post kiam li mortigis la mordeman gardohundon de Culann en memdefendo, kaj ofertis preni ĝian lokon dumtempe. En la aĝo de dek sep li defendis la historian reĝlandon de Ulster sola kontraŭ la armeoj de reĝino Medb de Connacht en la eposa Táin Bó Cúailnge ("Brutaro-atako de Cooley"). Estis profetite ke liaj heroaj faroj donus al li eternan famon, sed ke lia vivo estus mallonga. Pro tio li estas komparata al la greka heroo Aĥilo. Li estas konata por sia timiga batalofuriozo aŭ ríastrad (simila al la furiozo de berzerker, kvankam foje nomite "varpospasmo" pro la fizikaj ŝanĝoj kiuj okazas en la militisto), en kiu li fariĝas nerekonebla monstro kiu konas nek amikon nek malamikon. Li batalas de sia armea ĉaro, veturigita de lia lojala ĉaristo Láeg, kaj tirita de liaj ĉevaloj, Liath Macha kaj Dub Sainglend. En pli modernaj tempoj, Cú Chulainn ofte estas referata kiel la "Leporhundo de Ulster".