Giovanni di Bicci de' Medici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni di Bicci de' Medici
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1359 (1359-11-30)
en Florenco
Morto 20-an de februaro 1429 (1429-02-20) (69-jaraĝa)
en Florenco
Tombo Sagrestia Vecchia
Familio
Patro Averardo de' Medici
Patrino Jacopa Spini
Edz(in)o Piccarda Bueri
Infanoj Kosimo de Mediĉo • Lorenzo the Elder
Parencoj Vieri de' Medici
Okupo
Okupo bankisto
vdr

Giovanni di Bicci de' Medici (n. en 1360 - m. en februaro 1429) estis la fondinto de la fama kaj potenca dinastio de la Mediĉoj en Florenco, kaj fondinto de la banko Mediĉo. Li estis la patro de Kosimo de Mediĉo (Pater Patriae) kaj la praavo de Lorenzo de Mediĉo.

Giovanni de Bicci de Medici naskiĝis en Florenco. Li estis la filo de Averardo de' Medici. Kvankam li estas rigardita kiel la fondinto de la riĉa mediĉa dinastio, li ne devenis de riĉa familio. La malmulta mono lasita de lia patro estis dividita inter lia vidvino kaj kvin filoj, tiel ke Giovanni ricevis nur malgrandan heredaĵon.

Giovanni ne vere interesiĝis pri politiko, krom se la diskutitaj aferoj temis pri li aŭ lia banko. En 1410, meze de la granda okcidenta skismo, Giovanni sukcese prognozis la revenon de la papo al Romo : rekompencante Giovanni pro lia subteno, postaj papoj plejofte elektis lian bankon por zorgi pri la papa buĝeto.