Saltu al enhavo

Ĥristo Botev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥristo Botev
Persona informo
Христо Ботев
Naskonomo Христо Ботьов Петков
Naskiĝo 6-an de januaro 1848 (1848-01-06)
en Kalofer,  Otomana Imperio
Morto 1-an de junio 1876 (1876-06-01) (28-jaraĝa)
en Vrachanska Mountains,  Otomana Imperio
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Otomana Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ĥristo Botev
Familio
Patro Botyo Petkov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ivanka Boteva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Kiril Botev (en) Traduki, Boyan Botev (en) Traduki kaj Stefan Botev (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Veneta Boteva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ivanka Boteva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
revoluciulo
instruisto
ĵurnalisto
verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Pendumado de Vasil Levski vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĥristo BOTEV
Kovrilpaĝo de Ĥristo Botev: Elektita verkaro; Sofio, 1986
Kovrilpaĝo de Ĥristo Botev: Elektita verkaro; Sofio, 1969

Ĥristo BOTEV, ankaŭ literumita Ĥristo Botjov[1], (bulgare Христо Ботев), estis bulgara poeto kaj revoluciulo.

Li naskiĝis en Kalofer la 6-an de januaro 1848. Kiel 17-jarulo, li studis en Odeso, tie kontaktis la lokajn revoluciulojn kaj iĝis fervora socialisto, aparte influita de la ideoj de Bakunin. Li poste ekziliĝis en Rumanio, kie li agadis kaj aktive dediĉis sin al la organizado de la naciliberiga movado.

La 20-an de aprilo 1876 komenciĝis insurekto en Bulgario. La 16-an de majo, kun 200 aliaj ribeluloj, li trairis la Danubon pere de aŭstra ŝipo kaj elŝipiĝis en Bulgario. Post kelkaj tagoj da akra batalado, li estis mortigita la 1-an de junio 1876.

Post lia morto li iĝis nacia heroo. Eĉ nun ĉiun 2-an de junio je la 12a, oni sonorigas, kaj ĉiuj bulgaroj ekstaras por honori lian memoron.

Rete legeblaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Versaĵoj tradukis Ivan Dobrev. Eld. Centra librejo Esperanto, Sofio, 1928(?)
  • Elektita verkaro. 1969; 1986.

Pri Versaĵoj

Citaĵo
 La esperantista legantaro kun granda ĝojo акceptos la genian bulgaran poeton kaj revoluciulon Botjov en esperanta traduko. La versaĵoj de Botjov ne bezonas reklamon ili ĝuas ĝeneralan ŝaton kaj adoron, ili estas popularaj kiel „Patro nia“. Speciale mi volas laŭdi la tradukiston Ivan Dobrev. Li donis tradukon, kiu preskaŭ egalas la originalon La tradukado de Botjov estas malfacila, estas heroa laboro Dobrev plenumis ĝin brilante. Same specialan laŭdon kaj kuraĝigon meritas la konata librejo „Esperanto“ de Fratoj Gaŝevski, kiu entreprenis sufiĉe gravan laboron — pliriĉigi la esperantan literaturon per luksaj eldonoj de modelaj verkoj. Laŭdon kaj grandan dankon! 
— Bulgara esperantisto j09 n10 jun. 1928, pĝ 3
Citaĵo
 Noteto en unu el la pasintaj numeroj de B. E. ŝparvorte anoncis la aperon de nova esperanta libro: Varsaĵoj de Hristo Botev, trad. Ivan Dobrev. Per tiu noto ŝajne ĉi literatura okazaĵo estis likvidita. La titolo de la libro kune kun la indiko de la prezo trankvile enlogis en la librara anonco sur la gazetkovriloj.

Vere, tiu libro meritas pli bonan sorton. Ne pli kaŭri en la gazetanoncoj. Esti dise vaganta tra la tuta verda rondo. Esti legata kaj ĝuata. La tuta Botev en esperanto. Kaj Botev mem! Ĉar tio, kion interpretis al ni samideano Dobrev, estas Botev mem — rekreita. Pri Botev mi ne volas paroli - ĉiu bulgaro lin konas kaj admiras. Dank'al samideano Dobrev nun larĝa rondo de esperantistoj nebulgaraj havos la eblon еккоni kaj ekŝati nian popolan poeton—revoluciulon. La granda valoro arta de ĉiu el la 18 pecoj en tiu libro, la ideoplena internaciisma mondrigardo de l‘aŭtoro de tiuj versaĵoj (— Botev estis principa internaciulo de la plej bona kvalito) la sento komunhoma, fajranta el multe da linioj ĉi ĉio faros la poetan kaj revoluĉiulan personon de Botev proksima kaj intima al ĉiu internaciisto. Laŭ mi la valoro de l‘Dobrev‘a traduko kuŝas ne tiom en la faKto, ке estas tradukitaj trafe la filozofiaj kaj socialaj versaĵoj de Botev kiom en la sukcesa interpreto de la populmotivaj poetaj eposoj. »Hajduti«, »Disiĝo« estas plejparte rekreitaj laŭ unike trafa maniero. Mi opinias, ке la simplaj versaĵoj t. e. la versaĵoj ne’abunudantaj je adjekivoj kaj aliaj nenecesaĵoj, sed kiuj rakontas simple, rekte al la кого, la versoj pri ĉies senco oni ne bezonas pensi naj pripensi —ĉar tiu senco estais tuj klera, ilin oni malfacile povas traduki. Oni ilin devas samtiel „simple“ rekrei, reverki. En tio sin kaŝas la majstreco de la tradukanto. Dobrev sin montris tie ĉi plejparte majstro. Fine mi dezirus citi kelkajn pecojn el la libro, por reliefigi la suprediriton. Anstataŭe mi rekomendus al la bulgara kaj alilanda samideanaro la legon de la libro mem. Ĝi vere. meritas troviĝi en ĉies manoj.

La eksterajo de la libro impresas bone. Oia aspekto estas agrabla kaj bone zorgita. 
— As. Grigorov. Bulgara esperantisto j09 n10 feb. 1929

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Kovrilpaĝo de Nikola Aleksiev: La internaciismo de Ĥristo Botev; Sofio, 1986

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bulgara esperantisto j09 n10 jun. 1928, pĝ 3