Omar Muĥtar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Umar al-Mukhtar

Omar Muĥtar (arabe عمر المختار, ankaŭ Umar al-Muĥtar; naskiĝis en 1862 – mortis la 16-an de septembro 1931 en Bengazi, Libio) estis libia koran-instruisto, kiu batalis kontraŭ la italaj koloniaj regantoj, por sendependiĝo de sia lando. La nomo „Muĥtar” signifas „la Elektita“ kaj aludas je elektita vilaĝa gvidanto.

Itala okupado[redakti | redakti fonton]

Post kiam Italio en 1911 venkis en la itala-turka milito super la ĝistiama turka kolonia potenco, la bordoj de Tripolitanio kaj Kirenaiko iĝis okupitaj. Umar al Muĥtar organizis kontraŭstaron de la Sanusio kaj gvidis fortan gerilan militon kontraŭ la okupantoj. En la montara regiono de Al Ĝabal Al Ahdar en Kirenaiko, partoprenis li en pli ol 260 bataloj kontraŭ la italaj trupoj.

Kaptiteco, ekzekutado[redakti | redakti fonton]

Umar al Muĥtar ĉenkatenita. Tiun foton portis Muamar al Kadafi dum sia itala vizito, sur sia uniformo.

La italoj kaptis lin nur en 1931 kaj militista tribunalo juĝis lin je morto, la 15-an de septembro 1931 en Bengazi. Sekvan tagon okazis la publika ekzekutado. La libia kontraŭstaro daŭris ankaŭ post morto de Umar Mŭhtar. La tuta lando venis sub kontrolon de la italaj koloniistoj nur post okupado de la Kufra-oazo, en 1935.

Memoro[redakti | redakti fonton]

En Libio, Umar al Muĥtar estas rigardata kiel nacia heroo. Lia figuro aperas sur la plej valora libia banknoto (10-a libia dinaro) kaj oni nomumis stratojn pri li en multaj arabaj landoj.

Oni produktis en 1980 la filmon „Leono de la dezerto“ de Mustafa Akkad, kiu prezentis la vivon kaj la batalon de Umar al Muĥtar. La rolon de Umar ludis Anthony Quinn.

Kiam Muamar al Kadafi unuafoje vizitis Italion – la 10-an de junio 2009 -, li portis demonstre foton de kaptita Umar al Muĥtar, je sia uniformo.