Alp Arslan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alp Arslan
sultano de la Selĝuka Imperio
AlpArslan.PNG
Persona informo
Naskiĝo 1030
Morto 15-an de decembro 1072 (1072-12-15)
en Amudarjo
Mortokialo pikvundo [#]
Tombo Merv [#]
Religio sunaismo [#]
Ŝtataneco Selĝuka Imperio [#]
Familio
Dinastio Turko-Selĝukoj [#]
Patro Chaghri Beg [#]
Gefratoj Kavurt [#]
Edz(in)o Aka Khatun [#]
Idoj Malikŝah la 1-a • Arslan Shah I • Tutush I • Al-Muktadi [#]
Profesio
Okupo militestro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Alp Arslan humiligante al Romano la 4-a post la Batalo de Manzikerto

Alp Arslan (10301072/1073) estis la dua sultano de la selĝuka dinastio, kiu aneksis Kartvelion, Armenion kaj grandan parton de Anatolio al siaj posedaĵoj de Ĥorasano kaj la okcidento de Irano.

Li preferis konkeri anstataŭ regi kaj lasis la administradon de sia imperio al la fama veziro, Nizam al-Mulk. En la jaro 1071, lia venko kontraŭ la Bizanca Imperio en la batalo de Manzikerto malfermis la vojon por la eventuala turka konkero de Anatolio. Li forpasis unu jaron post kiam estis morte vundita de prizonulo dum disputo.