Malikŝah la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Malikŝah la 1-a
sultano de la Selĝuka Imperio
Büyük Selçuklu Sultanı Melikşah.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1055
en Esfahano
Morto 19-an de novembro 1092 (1092-11-19)
en Bagdado
Tombo Esfahano [#]
Religio sunaismo [#]
Ŝtataneco Selĝuka Imperio [#]
Familio
Dinastio Turko-Selĝukoj [#]
Patro Alp Arslan [#]
Edzino Terken Khatun [#]
Idoj Ahmad Sanĝar • Mahmud I of Great Seljuq • Gawhar Khatun • Barkiyaruq • Muhammad I [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Sultano Muhammad ibn Malik-Ŝah, miniaturo el 'Ĝami' al-Taŭariĥ' de Raŝid al-Din.

Ĝalāl ad-Daŭla Mu'izz al-Dunjā ŭa-d-Dīn Abū l-Fatḥ ibn Alp Arslān (8-a de aŭgusto 105519-a de novembro 1092, kompleta nomo: perse معزالدنیا و الدین ملکشاه بن محمد الب ارسلان قسیم امیرالمومنین[1]), pli bone konata laŭ sia regna nomo de Malik-Ŝaho la 1-aMalikŝah (perse ملکشاه), estis sultano de la Selĝuka Imperio de 1072 ĝis 1092.

Dum sia juneco, li partoprenis en kampanjoj de sia patro Alp Arslan, kun ties veziro Nizam al-Mulk. Dum unu de tiaj kampanjoj en 1072, Alp Arslan estis mortige vundita kaj mortiĝis nur kelkajn tagojn poste. Post tio, Malik-Ŝah estis kronita kiel la nova sultano de la imperio, tamen, Malik-Ŝah ne aliris al la trono pace, kaj devis lukti kontraŭ sia onklo Kavurt, kiu same postulis la tronon. Kvankam Malik-Ŝah estis la oficiala estro de la Selĝuka ŝtato, la veziro Nizam al-Mulk tenis preskaŭ absolutan povon dum lia regado.[2] Malik-Ŝah dume militis kontraŭ la Karaĥanidoj oriente kaj metis ordon en Kaŭkazo.

La morto de Malik-Ŝah ĝis nun restas studota; laŭ kelkaj fakuloj, li estis venenita de la kalifo, dum aliaj diras ke li estis venenita de la subtenantoj de Nizam al-Mulk.

Kvankam li estis konata laŭ kelkaj nomoj, li estis ĉefe konata kiel "Malik-Ŝah", kombino de la araba vorto malik (reĝo) kaj de la persa vorto ŝah (kiu same signifas reĝon).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RĀVANDĪ, Muḥammad. Rāḥat al-ṣudūr va āyat al-surūr dar tārīkh-i āl-i saljūq. Tehran: Intishārāt-i Asāṭīr. ISBN 9643313662.
  2. GIBB, H. A. R.. (1960–1985) The Encyclopedia of Islam, vol. 8. Leiden: Brill, p. 70.