Muhammad la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1082 (1082-01-21)
en Esfahano
Morto 5-an de aprilo 1118 (1118-04-05) (36-jaraĝa)
en Bagdado
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Selĝuka Imperio vd
Familio
Dinastio Turko-Selĝukoj vd
Patro Malikŝah la 1-a vd
Patrino Taj Safariyya Khatun vd
Gefratoj Ahmad Sanĝar • Barkiyaruq • Isma Khatun • Mahmud I of Great Seljuk • Gawhar Khatun vd
Edz(in)o Gevher Hatun vd
Infanoj Mahmud II of Great Seljuq • Ghiyath ad-Din Mas'ud • Suleiman-Shah • Toghrul II vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muhammad la 1-a, Abu Ŝuja Ghijath al-Dunja ŭa'l-Din Muhammad ibn Malik-Ŝah (en persa: ابو شجاع غیث الدنیا و الدین محمد بن ملک شاه, latinigite: Abū Shujāʿ Ghiyāth al-Dunyā wa ’l-Dīn Muḥammad ibn Malik-Šāh; 20a de Januaro 1082 – 18a de Aprilo 1118), konata kiel Muhammad la 1-a Tapar (محمد اول تاپار), estis la sultano de la Selĝuka Imperio el 1105 ĝis 1118. Li estis filo de Malikŝah la 1-a (r. 1072–1092) kaj Taj al-Din Ĥatun Safarija. En turka lingvo, Tapar signifas "kiu akiras, serĉas".

Li sukcedis sian nevon, Malikŝah la 2-a, kiel sultano en Bagdado, iĝante la teoria estro de la dinastio, kvankam lia frato Ahmad Sanĝar en Ĥorasano havis pli da reala povo. Muhammad la 1-a probable alianciĝis kun Radŭan de Alepo en la batalo de la rivero Ĥabur kontraŭ Kilij Arslan la 1-a, la sultano de Rum, en 1107, en kiu tiu estis venkita kaj mortigita. Post la interna konflikto kontraŭ sia duonfrato, Barkjaruk, li ricevis la titolon de malik kaj la provincojn Armenio kaj Azerbajĝano. Nekontentigita, li ribelis denove, sed devis fuĝi revene al Armenio. En 1104, Barkjaruk, malsana kaj militlaca, interkonsentis kunhavi la sultanecon kun Muhammad. Muhammad iĝis la nura sultano post la morto de Barkjaruk en 1105.

Fontoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Muhammad I (Selyúcida) en la hispana Vikipedio.