Alessandro Mazzolini
Alessandro Mazzolini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1857 en Pieve Torina |
Morto | 16-an de januaro 1934 (76-jaraĝa) en Fano |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1934) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Alessandro MAZZOLINI (macolini), naskiĝis la 28-an de februaro 1857 en Pievetorina (Macerata), mortis la 16-an de januaro 1934 en Fano (Italio), estis itala profesoro (instruisto) de desegno, belskribado, lerneja manlaboro kaj Esperanto-terminaristo. Mazzolini estis membro de la Lingva Komitato.
Mazzolini pretigis verkon pri „RADO“ (Rapida Skribo), speco de stenografio, malpli rapida, sed multe pli facile lernebla. Li unue aliĝis al Volapuko, poste transiris al Esperanto. Dum sia multjara laborado por Esperanto, vere modela kaj nelacigebla, li kunlaboris en la redaktado de 8 Esperanto-gazetoj, verkis 3 gramatikojn kaj 4 vortarojn, kaj gvidis pli ol 20 kursojn en Terni, Citta di Castello kaj en Perugia. Interalie li kunlaboris en ,Esperanto' de UEA, en Literatura Mondo kaj en ,Ondo de Daŭgava'. Unu el liaj vortaroj estis la ,Geometria Terminaro' kun multaj figuroj. Petita de Théophile Cart li zorgis kun aliaj Esperantistoj pri la itala parto de la ,Oficiala Klasika Libro de Esperanto'.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- "Komerca vortaro en esperanto" Alessandro Mazzolini kaj Robert Kreuz, San Vito al Tagliamento, (Paolet, 1927)
- "Ekzercilo por supera praktika kurso de esperanto" Alessandro Mazzolini, San Vito al Tagliamento, (Paolet, 1923)
- "Helpilo" Alessandro Mazzolini, San Vito al Tagliamento (Paolet, 1923)
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Ekzercilo por supera praktika kurso de esperanto
|