Izmiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el İzmir)
Alsancak quarter in the Konak district of İzmir
Panoramo de la kvartalo Alsancak en Izmiro
Izmiro
Fotomontaĵo
metropola municipo en Turkio • havenurbo • milionurbo
Administrado
Poŝtkodo 35000–35999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 320 519  (2018) [+]
Loĝdenso 363 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 25′ N, 27° 8′ O (mapo)38.4127327.13838Koordinatoj: 38° 25′ N, 27° 8′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 11891 km² (1 189 100 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Izmiro (Turkio)
Izmiro (Turkio)
DEC
Izmiro
Izmiro
Situo de Izmiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo İzmir [+]
vdr
Situo de Izmiro en Turkio

Izmiro (turke İzmir) estas urbego en Turkio borde de la Golfo de Izmiro, kiu apartenas al la Egea Maro, siavice parto de la Mediteranea Maro. La urbo estas ankaŭ nomata "Perlo de la Egea Maro". Dum la antikva epoko la urbo havis la grekan nomon Smyrna (Smirno, novgreke Σμύρνη) kaj nun post Istanbulo estas la dua plej granda haveno de la lando. Ĝis 1922 en Izmiro loĝis ĉefe grekoj. En la otomana imperio tial la turkoj nomis la urbon "Giaour Izmir" ("malkreda Smirno"), ĉar tie loĝis preskaŭ senescepte grekaj kaj armenaj kristanoj kune kun signifa malplimulto de sefardaj judoj post 1492 venintaj el Hispanio.

La urbo havas 2.732.669 (stato: 2004) loĝantojn (kun najbaraj komunumoj 3.370.866 ), tiel ĝi estas la 3-a plej granda urbo de Turkio kaj ĉefurbo de samnoma provinco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbon fondis ĉirkaŭ 3000 a. K. la lelegoj sur areo de la hodiaŭa urboparto Bayraklı, sed jam antaŭ loĝis tie homoj. Poste al urbo apartenis al influa areo de hititoj kaj ekde 688 a. K. iĝis grava urbo de la ionoj, greka popola tribo.

La lida reĝo Alyattes detruis Smirnon dum 630 a. K.. Nur la makedona reganto Antigono la 1-a Monoftalmo ("la unuokula") fondis la novan Smirnon je 20 stadioj sudoriente de la malnova urbo. Li konstruigis la havenon, kiu certigis por la urbo la riĉiĝon.

La urbon poste okupis la romia konsulo Dolabella kaj la urbo suferis du tertremojn en 178 kaj 180 p.K.. La romia imperiestro Marko Aŭrelio rekonstruigis la urbon, kiu iĝis en la sekvaj jarcentoj grava centro de la kristana mondo.

Ekde la jaro 395 la urbo apartenis al la Bizanca Imperio, dum 1083 okupis ĝin (por mallonga tempo) la marrabisto Caĥas kaj dum 1402 la centrazia konkeranto Timur Lenk.

Ekde 1424 ĝi iĝis parto de Otomana Imperio, kiam okupis ĝin la armeo de Murado la 2-a. Dum la otomana periodo Izmiro estis grava centro de komercado kaj tapiŝ-teksado.

Kvankam la Traktato de Sèvres dum 1920 la urbon promesis al Grekio, Turkio akiris ĝin dum 1922 kaj forpelis, murdis la grekajn kaj armenajn loĝantojn. Parto de forpelitaj grekoj kreis apartan kvartalon en Ateno kun la nomo Nea Smyrni (Νέα Σμύρνη).

La Traktato de Lausanne rekonis Izmiron kaj la tutan marbordan teritorion kiel posedaĵon de Turkio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Izmiro estas

La urbodistrikto Cigli havas partnerajn rilatojn al

Gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]