Sjamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Sjamen
Sjamen
Xiamen newmontage.png
Administrado
Poŝtkodo 361000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 163 970  (2020) [+]
Loĝdenso 3 039 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo)24.479722222222118.08194444444Koordinatoj: 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo) [+]
Areo 1699,39 km² ( 169 939 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Sjamen
Situo de Sjamen

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Xiamen [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sjamen, ĉine 厦门市 Xiàmén, estas metropolo kaj universitata urbo ekde 1921 en Ĉina Popola Respubliko. La historia loknomo estas Amoj (el la loka lingvo, la minnana). La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.

La insulo de Sjamen

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sjamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbo konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj, nome la insularo Ĝinmenoj, apartenas al Tajvano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sjamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sjamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mozaikbildoj pri Sjamen (financa urboparto, universitato, domo en la insulo, la ponto)
Stacidomo de Sjamen
Templo kaj biblioteko en Sjamen
Strato en Sjamen

Sjamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sjamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara kaj angla Vikipedioj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Universitato en Sjamen