Gulangyu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gulangyu
insulo • concessions in China • senaŭta loko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 27′ N, 118° 4′ O (mapo)24.4475118.06194444444Koordinatoj: 24° 27′ N, 118° 4′ O (mapo) [+]
Areo 2 km² ( 200 ha) [+]
Gulangyu (Ĉinio)
Gulangyu (Ĉinio)
DEC
Gulangyu
Gulangyu
Situo de Gulangyu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gulangyu [+]
vdr

Insulo Gulangyu, aŭ Insulo Kulansu ( normĉine: 鼓浪嶼,鼓浪屿, pinjino Gǔlàngyǔ) estas marborda insulo en la Tajvana Markolo, situanta en la urbo Xiamen de la ĉina provinco Fuĝjano . Ekde 1845, ekzistas eŭropa setlejo ĉi tie, poste formaligita kiel la Amoy International Settlement. La insulo estas Monda Heredaĵo de Unesko kaj fama turisma vidindaĵo[1]. Ĝia unika arkitekturo miksas eŭropajn koloniajn stilojn de pluraj landoj kun ĉinaj kaj eĉ japanaj konstruaĵoj. Multaj muzeoj allogas ĉi tie grandan nombron da turistoj. La uzo de aŭtoj kaj eĉ bicikloj estas malpermesata sur la insulo, kio kreas unikan trankvilan etoson.

Insulo de la muziko

La insulo estas konata kiel la "piano- insulo" (aŭ la "urbo de pianoj" (鋼琴之鄉) aŭ "la insulo de muziko"). Estas pli ol 2000 pianoj sur ĉi tiu malgranda insulo. De la jaro 2000 ekzistas ankaŭ piano-muzeo , fondita de Hu Youyi , kiu naskiĝis sur la insulo. Ekzistas ankaŭ orgeno-muzeo.

Medicino

La skota kuracisto Sir Patrick Manson (1844-1922) vivis sur Gulangyu dum pluraj jaroj ekde 1871. Li malkovris la ligon inter malario kaj moskitoj, kiu estis pruvita en 1898 de Sir Ronald Ross, kiu ricevis la Nobel-premion pro tio en 1902 . Manson ankaŭ inventis plurajn medicinajn instrumentojn kiuj daŭre estas uzataj fare de kuracistoj.

Esperanto

Dum la novjara Esperanto-kunveno 2024 en Tajvano oni kantis en Esperanto la popularan ĉinan kanton Ondoj de Gulangyu[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) A world-class tourist destination | Kulangsu (Gulangyu). kulangsuisland.org. Arkivita el la originalo je 2019-04-28. Alirita 2018-11-23.
  2. (eo) Teddy Nee, Novjara Esperanto-Kunveno 2024 en Tajvano, La Ondo de Esperanto, p. 11, n-ro 1, 2024