The Vision of Judgment

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Vision of Judgment
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Byron
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1822
Ĝenro satiro
vdr

The Vision of Judgment (La juĝvizio, 1822) estas satira poemo en okversoj de Lord Byron, kiu rakontas disputon en la ĉielo pri la destino de la animo de la reĝo Georgo la 3-a. Ĝi estis verkita kiel respondo al A Vision of Judgement de la Laŭropoeto Robert Southey (1821), kiu estis imaginta la animon de la reĝo Georgo triumfe enirante en la ĉielon por ricevi sian meriton. Byron estis provokita de la tre forta vidpunkto de la tre forte konservisma Tory tendenco laŭ kiu la poemo estis verkita, kaj li prenis persone la prefacon de Southey kiu estis atakinta tiujn "Homojn de malsanaj koroj kaj perversa imagopovo" kiuj estis formintaj "Satanan skolon" de poezio, "karakterizita de Satana spirito de fiero kaj aŭdaca malpieco". Li respondis en la prefaco al sia Vision of Judgment per atako al "The gross flattery, the dull impudence, the renegado intolerance, and impious cant, of the poem", kaj ludeme referencis al Southey kiel "la aŭtoro de Wat Tyler", nome kontraŭ-monarkia verko el la revoluciema juneco de Southey. Lia parodio de A Vision of Judgement estis tiom daŭre sukcesa ke, kiel verkis la kritikisto Geoffrey Carnall, "La reputacio de Southey neniam rekuperiĝis el la ridindigo fare de Byron."[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geoffrey Carnall, in H. C. G. Matthew and B. H. Harrison (eds.) The Oxford Dictionary of National Biography (Oxford University Press, 2004) vol. 51, pp. 698–9; The Poetical Works of Robert Southey (Paris: Galignani, 1829) p. 587