Robert Southey
Robert Southey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Poeto Laŭreata de Unuiĝinta Reĝlando | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Robert Southey | |||||
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1774 en Bristolo | ||||
Morto | 21-an de marto 1843 (68-jara) en Keswick | ||||
Tombo | Kumbrio [#] | ||||
Etno | Angloj [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio [#] | ||||
Alma mater | Balliol College • Westminster School [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Robert Southey [#] | ||||
Patrino | Margaret Hill [#] | ||||
Gefratoj | Henry Herbert Southey [#] | ||||
Edz(in)o | Edith Fricker • Caroline Anne Southey [#] | ||||
Infanoj | Margaret Edith Southey • Edith May Southey • Herbert Castle Southey • Emma Southey • Bertha Southey • Katherine Southey • Isabel Southey • Charles Cuthbert Southey [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • historiisto • biografo • politikisto • tradukisto [#] | ||||
Aktiva en | Londono [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert SOUTHEY (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1774 - mortis la 21-an de marto 1843) estis angla poeto de la romantika movado. Li estis unu el la famaj "Lake Poets" (Poetoj de la Lago) kaj cetere fariĝis Poeto Laŭreata. Kvankam lia fameco hodiaŭ malfortiĝas kompare kun siaj samtempuloj kaj amikoj (precipe William Wordsworth kaj Samuel Taylor Coleridge), la versoj de Southey ankoraŭ ĝuas sufiĉe grandan popularecon.
Southey estis plie literatura klerulo, kaj verkis plurajn biografiojn hodiaŭ havantajn historian intereson, ekzemple pri la vivoj kaj verkoj de John Bunyan aŭ John Wesley.