John Bunyan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Bunyan
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1628 (1628-11-28)
en Elstow
Morto 31-an de aŭgusto 1688 (1688-08-31) (59-jaraĝa)
en Londono
Tombo Bunhill Fields Burial Ground vd
Religio Baptismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Bedford School vd
Subskribo John Bunyan
Familio
Edz(in)o first wife of John Bunyan • Elizabeth Bunyan vd
Profesio
Okupo teologo • verkistopredikisto • romanisto • dratisto vd
Laborkampo Baptist church • Protestanta teologio • Anglikanismo • religia teksto vd
Verkado
Verkoj La Progreso de la Pilgrimo el Tiu Mondo al la Estonta Mondo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John BUNYAN (naskiĝinta la 28-an de novembro 1628, mortinta la 31-an de aŭgusto 1688) estis angla kristana verkisto.

Li naskiĝis en la vilaĝo Harrowden, tuj proksima al Bedford. Li studis ĉe lernejo nur malmultajn jarojn, kaj plejparte instruis sin mem. Kiel sia patro, li estis ladisto. De 1644 ĝis 1647, dum la Angla enlanda milito, li servis en la parlamenta armeo. En 1649 li edziĝis al pia juna virino, kiu interesigis lin pri religio. Ili loĝis ĉe Elstow, Bedfordshire ĝis ŝia morto en 1655; post tio li tranloĝiĝis al Bedford. En 1653 li estis baptita en la Baptista Eklezio (v.Baptismo). En 1655 li komencis prediki, kun tuja sukcseso.

Li forte kontraŭis la kredojn de kvakerismo, atakante ilin en kelkaj verkoj. La kvakera fondinto George Fox mem eldonis verkon kiu refutis unu verkon de John Bunyan. Estis epoko de akraj religiaj debatoj kaj la lingvo de Bunyan estis foje malmilda.

En 1658 oni akuzis Bunyan pro predikado senlicence, tamen li daŭre predikis. Pro tio li malliberiĝis dekdujarojn ekde 1660. Li regajnis la liberon kiam Karlo la 2-a eldonis deklaron de religia tolero. Li iĝis pastro de la baptista preĝejo ĉe Bedford. En 1675 Karlo la 2-a revokis sian deklaron, kaj denove John Bunyan malliberiĝis, ĉi-fojon nur dum ses monatoj. Pro sia populareco li restis libera ĝis sia morto, kiu okazis kiam li suferis de virusa infekto survoje al Londono. Li enteriĝis en la Londona tombejo Bunhill Fields.

Lia plej fama libro estas La Pilgrima Progreso, kiu estas tradukita en pli da lingvoj ol iu ajn libro krom la Biblio. Tamen li estis ege fekunda verkisto kaj eldonis multajn aliajn verkojn, el kiuj la plej legataj estas Grace Abounding (Abunda Gracio) kaj The Life and Death of Mr Badman (La vivo kaj la morto de Sinjoro Malbonulo).

Ralph Vaughan Williams komponis operon bazitan je La Pilgrima Progreso.

Bunyan en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La progresado de l' pilgrimanto. Trad. Vinko Ošlak. Ljubljana: Ignis, 2015.