La tri ursoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orbuklulino)
Goldilocks and the Three Bears
literatura verkofabelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Robert Southey
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1837
Loko Anglio
Ĝenro fabelo
vdr

Orbuklulino, ankaŭ konata kiel La tri ursoj estas internacie konata angla fabelo. Unuafoje ĝin (anonime) publikigis angla aŭtoro kaj poeto Robert Southey en 1837. La rakonto, jam antaŭ tiu dato, estis parto de la angla folkloro.

La tri ursoj kun Orbuklulino, kiu vekiĝas en la fono.

En 1875 sub la titolo "La tri ursoj" (ruse "Три медведя") aperis ruslingva versio de tiu ĉi fabelo en prilaborita kaj edifa formo verkita de Lev Tolstoj.

La enloĝebla zono kelkfoje nomiĝas orbuklulina zono.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Temas pri tri ursoj, kiuj loĝas en arbara domo. Ili kuiris kaĉon kaj, dum la kaĉo malplivarmiĝas, ili ekpromenas. Orbuklulino (kies nomo originas de la koloro de ŝia hararo), preterpasante ilian domon, vidas, ke ĝi estas malplena kaj decidas eniri. Ŝi testas la tri seĝojn, dum kio ŝi rompas unu el ili, kaj elektas la plej bonan seĝon por sidiĝi. Ŝi gustumas el la tri teleroj da kaĉo kaj formanĝas la tiun, kiu havas la plej taŭgan temperaturon. Poste ŝi provkuŝas en la tri litoj. Nur la plej bona lito kontentigas ŝiajn postulojn, kaj ŝi endormiĝas en ĝi. Kiam la ursoj revenas, ili estas ŝokitaj. Ili malkovras, ke unu el la teleroj estas malplena, ke unu seĝo estas rompita kaj ke iu dormas en unu el iliaj litoj. Pro embaraso Orbuklulino fuĝas el la domo por neniam plu reveni.

La moralinstruo de la rakonto estas pri egoismo, pri la neceso respekti propraĵon de aliaj kaj pri misuzo de gastamo.