Influo de la araba en la hispana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La influo de la araba en la hispana lingvo estis tre granda, precipe je leksika nivelo, la kialo de tiu granda influo estas la longtempa ĉeesto de araba parolantaro en Hispanio kaj Iberio de 711 ĝis 1609 (En 1609 estis la forpelado de la Moriskoj fare de Filipo la 3-a). La influo de la araba parolantaro estas pli evidenta en la suda kaj orienta parto de la lando (Konata kiel Al-Andalus, hodiaŭ tie situas Andaluzio), ĉar tie starigis la Emirlando de Kordovo, la Kaliflando de Kordovo, kaj poste la Tajfaj reĝlandoj.

La rezulto de la influo estas pluraj loknomoj, substantivoj kaj propraj nomoj, kvankam malmultaj verboj, preskaŭ neniuj adjektivoj kaj adverboj, kaj nur unu prepozicio; tio montras ke la influo, kvankam estis grava kaj granda, ne atingis ŝanĝi la latinidan strukturon de la lingvo.

Uzado de la araba en kristanaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La nuntempa hispana lingvo (Formale ankaŭ konata kiel "castellano" [kaste[l]jano]; Vidu:Kastilia lingvo), unue aperis en la Kastilia reĝlando, dum tiu epoko la islama regado sur la plejmulto de Iberio provokis ke la lingvo estu influita de la andaluzaraba lingvo ekde la komenco de la hispana lingvo.

La prahispana lingvo parolata en la Kastilia reĝlando havis kreskantan efikon en la muzulmanaj teritorioj kie la kastilia lingvo neniam antaŭe estis parolata, dume la Mozaraboj (Kristanoj parte arabigitaj kiuj loĝis sub muzulmana regado) kiuj loĝis en "Al Andalus" migris norden dum la epokoj de religiaj persekutoj, precipe pro la konkerado de la Almoravidoj en la 12-a jarcento. Kvankam ankoraŭ oni diskutas ĝis kia grado la araba influis en la tiama hispana lingvo, kutime oni akceptas ke la araba estis uzata de la lokaj elitoj, kune kun aliaj dialektoj de la latinidaj lingvoj, kaj ke la araba influis en la lokaj dialektoj, konataj kiel Mozaraba lingvaro.

Tamen, nure la Granada Reĝlando, dum la Nazaria dinastio, estis tute arabigita post pluraj jaroj da muzulmana regado. Nuntempe la orienta andaluza dialekto kaj pluraj lokaj dialektoj koincidas kun la grandeco de la 13-jarcenta nazaria reĝlando, tio montras kiel la muzulmana ĉeesto en kelkaj teritoriaj influis en la nuntempa distribuo de la hispana iberia dialektaro.

Influo leksika[redakti | redakti fonton]

La hispana havas, kutime, latindevenajn kaj arab-devenajn vortojn kun la sama signifo, ekzemple:

Latindevena Arab-devena Esperante
Oliva Aceituna Olivo
Óleo Aceite Oleo
Escorpión Alacrán Skorpio
Migraña Jaqueca Kapdoloro
Hucha Alcancía Ŝpar-monujo

Pro la muzulmana regado en la suda parto de Hispanio, la influoj kaj mozaraba kaj araba estas pli evidentaj en la sudaj lingvoj kaj dialektoj de la hispana iberia lingvo ol en la nordaj dialektoj. Tamen, en la aparta kazo de la kataluna la influo de la araba esti malpli granda, tio okazis pro la muzulmana haltigo je la Batalo ĉe Poitiers fare de Karolo Martelo kaj la formiĝo de la Hispana Marko, Kvankam ja ekzistas pluraj loknomoj arab-devenaj en regionoj de la antikva Kronlando de Aragono kiuj estis konkeritaj poste.

Kelkaj vortoj ankaŭ estis prenitaj dum la 19-a kaj 20-a jarcento el la marokaraba dialekto, ne nur pro la proksimeco teritoria de ambaŭ landoj (nur malkunigitaj per la Ĝibraltara Markolo), sed ankaŭ pro la hispana protektorato sur parto de la maroka teritorio kaj la Okcidenta Saharo, krom la ĝisnuna interŝanĝo de populacio.

Loknomoj arab-devenaj en la Iberia duoninsulo[redakti | redakti fonton]

La araba influo estas pli evidenta en la loknomoj de la Iberia Duoninsulo ol en la alilokaj latinidaj lingvoj. La plej konataj loknomoj estas:

Loknomo Detaloj Esperanta loknomo
Albarracín Aragona vilaĝo. Devenas de la araba vorto Al Banū Razin, kiu estas la nomo de unu el la lokaj regantoj, kiuj estis berbero
Axarquía Orienta regiono el la provinco de Malago, Andaluzio. Devenas el la araba vorto Ash-sharquía (الشرقية), kiu signifas "orientan regionon"
Andalucía Ĝi estas la plej loĝata kaj suda el la hispanaj aŭtonomaj komunumoj. Devenas el Al Andalus (الأندلس), nomo kiun la muzulmanoj donis al la parto de la iberia duoninsulo kiu estis sub ilia regado. Andaluzio
Albacete Urbo kaj provinco el la regiono Kastilio-Manĉo. Ĝia nomo devenas el la araba Al Basit (البسيط), "La ebeno". Albaceto
Algarve Suda regiono el Portugalio. Devenas el la araba Al gharb (الغرب), "La okcidento".
Algeciras Urbo kaj haveno el la Provinco Kadizo, Andaluzio. Devenas el Al Jazeera Al Khadra (لجزيرة الخضراء), "La verda insulo".
Almería Urbo el la aŭtonoma regiono de Andaluzio. Devenas el Al Meraya, kiu signifas Gvatoturon Almerio
Alpujarras (Origine:Alpuxarras) Regiono kiu komprenas ekde la suda parto el Granado ĝis Almerio. Devenas el la araba vorto Al-Busherat, "paŝtadaj landoj". AlpuharoAlpuĥaro
Pico Almanzor Ĝia vera nomo estas "Plaza del Moro Almanzor" (Placo de la maŭro Almanzor), Ĝi estas la plej alta pinto el la "Circo de Gredos". Devenas el la nomo de "Almanzor", militista kaj religia ĉefo dum la Kaliflando de Kordovo
Badajoz Ĝia nomo devenas el la araba vorto Batalyaws (بطليوس), ĝi estas urbo kaj regiono el Ekstremaduro. Badajoz estis nomata Pax Augusta de la antikvaj romanoj, kaj eblas ke la araba nomo estus koruptita nomado de tiu latina nomo. Badaĥozo
Gibraltar Devenas el "Yabal Tāriq" (جبل طارق), kiu signifas "Monto de Tariq", omaĝe al ĝeneralo muzulmana Táriq ibn Ziyad. Ĝibraltaro
La Mancha Historia nomo kiun aludas al la vastaj aridaj stepoj kiuj estas situantaj en granda parto el la provincoj de Albaceto, Ciudad Real, Kvenko kaj Toledo. Devenas el la araba vorto la'a Ma-anxa, kiu laŭlitere signifas "sen akvo". La Manĉo
Lisboa Ĉefurbo de Portugalio. Devenas el al-'Ishbūnah (الأشبونة), koruptaĵo de la latina vorto "Olisippo" (vorto kiu havas keltan devenon). Lisbono
Madrid Ĉefurbo de Hispanio. Devenas el al-Magrīt (المجريط), "Akvofonto". Madrido

La multegaj geografiaj lokoj en Iberio kiu ekas per Guad- rilatas al riveroj (ŭadi, en araba) ekzemple Gvadiano, Gvadalkiviro (granda rivero), Gvadalete, Gvadaramo ktp.