Manĉo
| Manĉo | |||
|---|---|---|---|
Flago | |||
| historia regiono [+] | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Supermara alteco | 610 msnm [+] | ||
| - koordinatoj | 39° 24′ 4″ N, 3° 0′ 54″ U (mapo)39.4011-3.015Koordinatoj: 39° 24′ 4″ N, 3° 0′ 54″ U (mapo) | ||
| Akvokolektejo | 30 000 km² (3 000 000 ha) [+] | ||
| Areo | 30 000 km² (3 000 000 ha) [+] | ||
|
|||
![]() |
|||
| Manĉo | |||

Manĉo aŭ La Manĉo (hispane La Mancha [la manĉa]) estas natura regiono aŭ komarko en Hispanio, nuntempe apartenanta al la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la aventurejo de la fama rolulo Don-Kiĥoto el Manĉo.

Ĝi ampleksas partojn de la provincoj Albacete, Ciudad Real, Cuenca kaj Toledo. Ĝi estas unu el la plej grandaj naturaj ebenaĵoj sur la Ibera Duoninsulo. La Manĉo formas la centron de la Suda Altebenaĵo, situanta inter la regionoj de Mesa de Ocaña, Montes de Toledo, Campo de Calatrava, Sierra Morena, Campo de Montiel, Campos de Hellín, Corredor de Almansa, La Manchuela, La Alcarria, kaj la Serranía de Cuenca.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Manĉo estas la plej ampleksa plataĵo de la Iberia duoninsulo, kun alteco super marnivelo de 500 ĝis 600 m, kaj ĉirkaŭata de la montoĉenoj:
Ĝi havas formon de triangulo, kun centro en la provinco de Ciudad Real kaj ampleksanta la plejmulton de la provincoj de Albaceto kaj Toledo. Krome havas saman nomon komarko el la Provinco de Ciudad Real kiu povas esti nomata ankaŭ Manĉo, aŭ Manĉa Centro aŭ Centra Manĉo.
Ĝin trairas la riveroj Gvadiano, Záncara, Cigüela kaj Júcar.
Ene de ĝi troviĝas la naturaj spacoj Lagetoj de Ruidera kaj Tablas de Daimiel.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
Ventomuelejoj en Campo de Criptana
-
Kamparkabano en Muzeo de Ĉaro de Tomelloso
-
Doma Muzeo de Dulcinea en El Toboso
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1]Arkivigite je 2009-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]Arkivigite je 2006-03-13 per la retarkivo Wayback Machine Mapo de Manĉo - (Denominación de Origen)
- Itinero de Don Kiĥoto Arkivigite je 2018-01-16 per la retarkivo Wayback Machine






