Pasivaj participoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

EdE-P

Pasivaj participoj. -ata signifas agon daŭran, do ankoraŭ nefinitan; -ita signifas agon ne plu daŭran, do pretan aŭ finiĝintan; -ota signifas agon intencatan. Ekz: letero skribata: letero, kiun oni ankoraŭ skribas, ne finis; letero skribita: letero, kiun oni jam skribis, letero preta; letero skribota: letero, kiun oni intencas skribi. Kiel Waringhien montris, la verbojn oni povas dividi en tri grupojn:

1. verboj de daŭro kaj rezulto. Ĉe ili -ata signifas daŭron, -ita signifas pretecon de ago. Ekz: domo, konstruata: domo, kiun oni konstruas; domo konstruita: domo, kies konstruon oni finis, kiu estas preta.

2. verboj de daŭro, sen posta rezulto. Ĉe ili -ata signifas, ke la ago ĝuste tiam okazas, -ita signifas, ke jam ĉesis. Ekz: mono havata: mono, kiun oni havas; mono havita: mono, kiun oni havis, sed ne havas plu.

3. Verboj de rezulto, kun momenta daŭro. Ĉe ili -ita signifas, ke la ago okazis kaj estigis certan staton; -ata signifas ripeton, ĉar ago momenta povas daŭri nur per ripetado.

Se la participoj estas ligitaj kun esti, la afero estas la sama.

l. Ĉe verboj de ago kaj rezulto -ata, -ita, aŭ -ota signas, ĉu temas pri daŭro, preteco, aŭ intenco de ago estas, estis, estos signas, ĉu la daŭro, preteco, aŭ intenco estas nuntempa, pasinta aŭ futura. Ekz:

La domo estas, estis, estos konstruata: okazas, okazis, okazos konstruado.

La domo estas, estis, estos konstruita: la domo estas, estis, estos preta.

La domo estas, estis, estos konstruota: estas, estis, estos intenco pri la konstruo de l' domo. 2. Ĉe verboj de daŭro, ĝuste ĉar temas ĉiam nur pri daŭro, estas uzata tiam nur -ata. Esti signas, iu la daŭro estas nuntempa, aŭ ĉesis, aŭ sekvos. Ekz.:

Li estas, estis, estos konata: oni lin konas, konis, konos.

Por signi antaŭtempecon (pluskvamperfekto), oni uzas la vorton antaŭe. Ekz: Antaŭe li estis amata de ŝi, sed tiam ŝi ne amis lin plu.

3. Ĉe verboj de rezulto -ita signas, ke momenta ago okazis kaj etektivigis rezulton: -ata signas, ke momenta ago ripetiĝas. La helpverbo signas, ĉu la konstato de tiu rezulto, aŭ la ripetado de la ago estas nuntempa, pasinta, aŭ futura. Ekz:

La ŝlosilo estas, estis, estos perdita: oni konstatas, konstatis, konstatos la perditecon de la ŝlosilo.

La popolo estas, estis, estos mortigata: oni mortigadas, mortigadis, mortigados la popolon.

Kiel ni vidas, en la unua okazo estas akcentita la rezulto, en la dua la daŭro (ripeto) de l' ago. Ĉar la ripeton oni signas per -ad, oni povas kontroli ĉe la rezultverboj (kaj ankaŭ ĉe la verboj de daŭro kaj rezulto) la ĝustecon de l' uzata participo per tio, oni transformas la pasivan frazon en aktivan kaj al la verbo oni gluas la sufikson -ad. Se tio ne donas kontraŭsencon, oni uzu -ata, se jes, oni uzu -ita. Ekz.: „La letero estis skribita jam hieraŭ“ estas ĝusta, ĉar „skribadis“ aliigus la sencon, signante nur agon, ne pretecon. „La domo estis konstruita dum du monatoj“ estas malĝusta, ĉar „konstruadis“ ĉi tie taŭgas, do oni devas meti „konstruata“. „La ŝlosilo estis perdata“ ne taŭgas, ĉar oni ne perdadis, sed simple perdis la ŝlosilon, do oni devas meti „perdita“. „Mia tempo estis perdata per bagatelaj aferoj“ taŭgas, ĉar mi perdadis mian tempon.

Sola escepto estas, kiam la supra kontrolo ne estas farebla; nome kiam oni parolas ĝuste kaj akcente pri tiu momento, en kiu la momenta ago okazis. Sed tiaokaze oni ĉiam trovas en la frazo la esprimojn „ĝuste tiam“ aŭ „en la momento“, aŭ aliajn similajn vortojn, kiuj signas daŭron tiel mallongan, kian bezonas la efektiviĝo de l' respektiva momenta ago.

Literaturo (ĝis 1933)[redakti | redakti fonton]

KALOCSAY.