Komplemento (gramatiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En sintakso ĝenerale, komplemento estas vorto aŭ sintaksa unuo kiu dependas de alia sintaksa unuo ene de frazo. Plej ofte oni uzas la terminon parolante pri la dependaĵoj de la predikato:

La tradicia signifo (komplemento frazrola)[redakti | redakti fonton]

Laŭ PIV2005, komplemento estas

Citaĵo
 1 Λ Ĝenerala nomo por ĉiuj sintaksaj funkcioj en propozicio, kaj por frazelementoj kun tiaj funkcioj, rilate al la predikato: oni povas konsideri, ke ankaŭ la subjekto estas komplemento. 

Tamen kutime al la subjekto oni tiun terminon ne aplikas (PAG, §25):

Citaĵo
 Fine, ĉiuj elementoj de propozicio, krom la subjekto kaj la predikato, povas ricevi la ĝeneralan nomon komplemento ... Komplementoj povas esti rektaj (se ilin antaŭas nenia prepozicio), aŭ nerektaj (se ilin antaŭas unu prepozicio). 

Pli vasta uzo (komplemento parolelementa)[redakti | redakti fonton]

La modernaj lingvistoj uzas la terminon ankaŭ por paroli pri aliaj dependaĵoj (en la ĉi-subaj ekzemploj la komplementoj aperas substrekite):

  • Komplemento de substantivo:
    • Fundamento de Esperanto
    • Teo sen sukero
  • Komplemento de adjektivo:
    • (glaso) plena je vino
    • (li estas) kontenta pri tio
  • Komplemento de adverbo:
    • (ni vidis) multe da birdoj
    • (li staris) dekstre de mi
  • Komplemento de verbo:
    • manĝi pomon (rekta komplemento objekta)
    • partopreni en io (nerekta komplemento objekta)