Joan Calàs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
JeanCalas.jpg

Joan Calàs (ankaŭ france Jean Calas) (n. la 19an de marto 1698 - m. la 10an de marto 1762) estis modesta komercisto kiu loĝis en Tuluzo (Francio) kiu estas konata ĉar li iĝis viktimo de juĝo pro lia aparteno al protestantismo. En Francio li estas konsiderata simbolo de la persekutado pro religia netoleremo, kune kun Jean-François de la Barre kaj Pierre-Paul Sirven.

Historio[redakti | redakti fonton]

La aresto de la patro.

Kaj Calàs kaj la edzino estis protestantoj. Tiama Francio estis plimulte katolika lando kaj katolikismo estis la ŝtata religio. En lia epoko, la akra subpremado de la protestantismo ekiĝinta de la reĝo Ludoviko la 14-a per la Edikto de Nanto komencis cedi, sed malgraŭ tio, la protestantoj apenaŭ estis tolerataj.

Louis, unu el la filoj de Calàs, konvertiĝis al katolikismo en 1756. Inter la 13an kaj la 14a de oktobro 1761, la unuanaskito de Calàs, Marc-Antoine, estis trovita senviva en la suba etaĝo de la familia domo.

Pridemandinte la familion, komence oni deklaris ke li estis murdita de ŝtelisto. Poste ili asertis trovi lin pendigita; ĉar por la Eklezio la pendumado estis konsiderata kiel la plej rifuzinda krimo kontraŭ oni mem, kaj la kadavro de la sinmortiganton ĝi mistraktus, la familio preparis la aferojn por ke tio ŝajnu strangolado pro ŝtelo.

Laŭ la rumoroj, Joan Calàs murdis sian filon sciinte ke ankaŭ li celis katolikiĝi. Sen vera esplorado pri la intenco de Marc-Antoine, li estis deklarita martiro kaj estis entombigita laŭ la katolika rito, kaj la patro estis akuzita je murdo.

La 9an de marto 1762, la Parlamento de Tuluzo verdiktis malfavore al Joan Calàs, kondamnita je morto ĉe la radumo. La 10an de marto efektiviĝis la verdikto kaj li estis mortigita deklarante sin senkulpa. Post la radumo, li estis strangolita kaj la kadavro bruligita en la ŝtiparo.

La sama verdikto kondmanis al ekzilo al Peire, alia el la filoj de Joan Calàs, ĝi metis en monaĥejon du fratinojn kaj forprenis la posedaĵojn de la familio.

Interveno de Voltaire[redakti | redakti fonton]

Voltaire ekkonis la kazon dum li sin trovis en Ĝenevo (Svislando). Peire Calàs, kiu estis ekziligita, estis certa je la senkulpeco de la patro kaj sukcesis konvinki la filozofon, kiu komence suspektis ke Calàs estus aginta pro kontraŭkatolika fanatikismo.

Por povi revizii la proceson, Voltaire publikigis, en 1763, la Traktaton pri la toleremo okaze de la morto de Joan Calàs (Traité sur la tolérance à l’occasion de la mort de Jean Cala). Fine, la 9an de marto 1765 estis agnoskita la senkulpeco de Joan Calàs, kies memoro kaj de la familio estis restarigita.

Voltaire estis la unua franca verkisto kiu implikiĝis publike en jura afero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]