Punish Yourself
Punish Yourself | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Tuluzo, Sudo-Pireneoj, Francio |
Ĝenroj | Punko, Metalroko, Batcave, Gotika muziko |
Aktivaj jaroj | 1997 - nuntempo |
Eldoninto | Sriracha records...(sendependaj) |
Retejo | punishyourself.free.fr |
Membroj | |
Punish Yourself (Mempunu vin) estas anglalingve kantanta, franca muzikgrupo bazita en Tuluzo.
Universo
[redakti | redakti fonton]Punish Yourself estas antaŭ ĉio koncertema grupo (pli ol 300 en kelkaj jaroj) kiu esprimas sian tutan proprecon sur la scenejo. Ili ĉiam antaŭprovas la pecojn koncerte (kelkfoje dum jaroj, kiel por See yeah later aligator) antaŭ disponigi ĝin kiel kompakta disko.
Distingaĵo pri ili estas ilia kutimo ŝmiri al si la korpojn per fluoreska, okulfrapa, vivaj koloroj kaj elmontri eksteraĵon eme punka (krestoj, ktp) kaj influita de teatraj grupoj kiel Alien Sex Fiend. Kiel tiu ĉi, Punish Yourself, per siaj paroloj kaj universo, reliefigas allogon al pornografio kaj funebro, sed sen montriĝi tre seriozega.
|
La muziko estis ofte taksita «industria metalroka» eĉ se la grupo ne akceptas ĝin, dirante ke la grupo enradikiĝas en Batcave, gotika muziko kaj punko. La paroloj estas ĝenerale agresivaj kaj «sen vera senco», laŭ la grupo mem. Iliaj klamitaj ĉefinfluoj estas The Cramps, Ministry, Alien Sex Fiend, White Zombie aŭ malmola tekno.
Nuntempaj Membroj
[redakti | redakti fonton]- vx 69 / vx / vx cheerleader (Vincent Villalon) : voĉo
- Miss Z (Sandrine Caracci) : gitaro, voĉo, drumoj
- P.RLOX (Pierre-Laurent Clément) : gitaro
- X.av (Xavier Guionie) : drumoj
- Klodia : danco, pirotekniko
- Fafa/MCC (born Jean-François Clément) : : danco, pirotekniko
Diskografio
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 1998 : Feuer Tanz System
- 2001 : Disco Flesh : Warp 99
- 2004 : Sexplosive Locomotive
- 2006 : Gore Baby Gore
- 2007 : Cult Movie
- 2008 : Pink Panther Party
Koncertaj albumoj
[redakti | redakti fonton]Kompilaĵoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Deep Inside Punish Yourself (2004, ISBN 2-915551-02-2 eldonejo K-ïnite) : Temas pri komikso skribita de Coralie Trinh Thi, kaj desegnita de Aleski, Isha, ΠRO, Denis Grrr, kaj Daniel Ballin, kun la partopreno de Wytlyt.
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Notre univers va du cinéma Z à la SF de bas étage, en passant par les comics 60's, la télé-trash, les mangas, les pin-up, le porno» Franclingva gazeto Elegy n-ro 33, paĝo 29