The Batcave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batcave)
Alien Sex Fiend estas unu el la emblema muzikgrupo kiu famiĝis en The Batcave, kaj ties scena dekoro estas tipa de la noktokluba vidiĝo.

The Batcave (IFA:ðə bætkeiv; e-igo:la vesperta kelo) estis londona noktoklubo fondita en 1982, kiu reliefis en la londona noktovivo per la aparteco de sia estetiko, muziko kaj atmosfero kiu poste estis taksita gotikeca. Ĝiaj gvidvortoj estis «nepre nenia funko». La kluba skipo en 1983 survojiĝis kaj turneis en Anglio kaj Usono. Batcave estas nuntempe ankaŭ muzika kaj estetika stilo, influita de la universo de la klubo.

La klubo malfermas[redakti | redakti fonton]

La klubo malfermis la 21-an de julio 1982[1] ĉe Gargoyle, 69-70 Dean street en Soho, Centra Londono kaj estis fondita de Ollie Wisdom, kiu ankaŭ direktis kaj vigligis ĝin per sia muzikgrupo The Specimen. La noktokunveno okazis ĉiumerkrede en muzikmedio inspirita de glamroko de David Bowie, nova ondo kaj nigra romantismo de la 19-a jarcento. Kvankam menciindas ke komence la klubo ne sin prezentis «gotika», termino tiam ankoraŭ ne tiel kutima, ĝi tamen baldaŭ apertiĝis al pli diversaj muzikaj fluoj kiel postpunko, rokabilo, psikobilo kaj eĉ repo kaj industria muziko, kaj eme allogis malluman publikon. La estetiko kongruis kun la muziko: murojn tegis kaj ornamis retoj da nigra bunto kaj ledo kaj alispecaj fetiĉaĵojfunebraj kaj kiĉaj objektoj; Ollie Wisdom anoncis spektaklojn kiel luktomaĉoj en kotujo, enkaĝigintaj striptizistoj, fajraĵoj, projekciado de 1930-aj hororaj filmoj, kaj garantiis kabareda, festema kaj dancema atmosfero.

The Batcave estis unu el la malmultaj kluboj nokte malfermataj en Londono kaj ĝi ekekzistis precize kiam kreskis la mendado je la nomo de londona subkulturo. Multaj famiĝontuloj vizitadis na The Batcave kiel Siouxsie Sioux, Marc Almond, la grupo Sex Gang Children, Nick Cave, Charlie Harper, Youth (Killing Joke), Robert Smith... La 1-an de decembro 1982[2] Ollie Wisdom invitas na Alien Sex Fiend, muzikparo kun forta universo muzika kaj vida (mortokapoj, manekenoj makulitaj per sango kaj kun distranĉitaj membroj, blanka ŝminko kaj nigra aspekto) alportas frenezetan kaj teatrecan kontribuon kiu fariĝos emblema de la klubo kaj plenumas la atendojn de la ĉeestantoj; atendovico kelkfoje longa de centoj da metroj antaŭ la prodoj de la klubo iĝas rimarkita kaj komunikiloj klopodas pritrakti la aferon. Je 1983-a halovino, la BBC planas fari raportaĵon pri la noktoklubo sed elreviĝas ĉar ne trovinte elstaran profitdonan stelulon pri kiu fokusi[3].

Migranta klubo[redakti | redakti fonton]

En 1982, organiziĝas The UK Batcave Tour (la britia turneo de la vesperta kelo) kaj la trupo muzikumas en diversaj amuzejoj kaj kluboj tra Britio interalie en Manchester, Leicester, Sheffield, BirminghamLiverpool kaj en Usono. Unu el la notindaj diskĵokeoj de la Batcave estis Hamish McDonald.

Citaĵo
 Mi ludas tion kion mi nomas larĝan kurbon de sonoj, trapasante na Siouxsie and the Banshees kaj The Cramps kun iomete da Sweet kaj The Specimen elstreĉante la tuton ĝis Eddie Cochran kaj Death Cult
— Hamish McDonald, diskĵokeo de The Batcave [4]

Muzika ĝenro «Batcave»[redakti | redakti fonton]

Pro la efekto kiun havis la klubo al la gotika movado, ankaŭ rondiras la esprimo «stilo Batcave», en la angla kiel en aliaj lingvoj, se paroli pri muziko aŭ aspekto. La muzikĝenro Batcave kompreneble unuasence aludas grupojn kiuj muzikumis en la klubo; kaj duasence aludas grupojn rekte influitaj de tiuj grupoj. La estetiko Batcave estas iela krucaĵo inter gotika nigra eksteraĵo, punko kaj androgina dubasenca influo de glamroko.

Listo de muzikgrupoj rigarditaj Batcave:

Nova ondo da grupoj kun distingebla Batcave-a influo poste aperis. Ĝi estas rigardata kiel «dua Batcave-a ondo». Ankaŭ en la muzikĝenro Mortroko, kelkaj grupoj sin klamis Batcave sed la demando ĉu tiu kvalifiko oportunas en tiu ĝenro estas debatata.

25jariĝo[redakti | redakti fonton]

Ollie Wisdom organizis esceptan vesperon la 11-an de julio 2008 en la Colosseum de Vauxhall aniversare de la kulta klubo de Soho. La emfazo koncernis refiguraĵon de tiutempa estetiko (filmafiŝoj, ktp...). Dum preskaŭ ses horoj koncertis diversaj grupoj: Avoidance of Doubt, The McCarricks, Sex Gang Children. Poste, diversaj spektakloj plidistris la spektantojn. Interalie, Veronika Valentine, kiu ankaŭ prezentis sin en la Festivalo de Glastonbury, dancis sur ŝnurreto en spektaklo nomata Web of Enticement (alloga reto); La artisto Darling Vixen plenumis malĉasteman dancon uzante dekorelementojn (seĝoj, tabloj...) elmontriĝante henaajn tatuojn kaj kabalajn simbolojn[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ «Post-punk diary for wednesday, july 21, 1982» de George Gimarc
  2. Intervjuo de Nik Fiend, kantisto de Alien Sex Fiend, en franca gazeto Elegy n-ro 36, junio-julio 2005, paĝo 66.
  3. france libro «Goth, le Romantisme Noir» de Patrick Eudeline, paĝo 29, ISBN 2-35012-024-4
  4. Angla gazeto The Face, februaro 1984, intervjuo de Hamish McDonald
  5. Artikolo en franca gazeto Elegy n-ro 55, aŭgusto-septembro 2008, paĝo 65

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]