Soho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soho
kvartalo de Londono
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono West End
Urbodistrikto City of Westminster
Poŝtkodo W1
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 0° 8′ U (mapo)51.513-0.131Koordinatoj: 51° 31′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Soho (Granda Londono)
Soho (Granda Londono)
DEC
Soho
Soho
Situo de Soho en Londono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soho, London [+]
vdr

Soho estas areo de City of Westminster, parto de West End de Londono, Britio. Origine moda distrikto por la aristokrataro, ĝi estis poste unu el la ĉefaj distriktoj por distrado en la brita ĉefurbo ekde la 19-a jarcento.

La areo estis disvolvigita el farmareo fare de Henriko la 8-a en 1536, kiam ĝi iĝis reĝa parko. Ĝi iĝis paroĥejo per si mem fine de la 17-a jarcento, kiam konstruaĵoj ekestis disvolvigitaj por la supra klaso, ekzemple ĉirkaŭ la placo Soho Square jam en la 1680-aj jaroj. La Preĝejo de Sankta Anna estis establita fine de la 17-a jarcento, kaj restas grava loko; aliaj preĝejoj estas la Preĝejo de Ĉielenpreno de Maria kaj Sankta Gregorio kaj la Preĝejo de Sankta Patriko en Soho Square. La aristokrataro partikulare translokiĝis for meze de la 19-a jarcento, kiam ĉefe Soho estis forte frapita per epidemio de ĥolero en 1854. Dum multo de la 20-a jarcento Soho havis reputacion kiel bazo por la seksindustrio aldone al sia noktovivo kaj areo por sidejoj de la ĉefaj kompanioj de kinindustrio. Ekde la 1980-aj jaroj, la areo suferis konsiderindan altniveligon malprofite al la lokanoj. Ĝi estas nuntempe moda distrikto de restoracioj kaj oficejoj de amaskomunikiloj, kun nur malgranda restaĵo de seksindustrio. La geja londona komunumo abundas en Old Compton Street en Soho.

La reputacio de Soho kiel grava distrodistrikto de Londono devenas el teatroj kiel la Windmill Theatre ĉe Great Windmill Street kaj la Raymond Revuebar de la entreprenisto Paul Raymond, kaj el muzikkluboj kiel la 2i's Coffee Bar kaj la Marquee Club. Trident Studios havis sidejon en Soho, kaj la apuda Denmark Street estis hejmo de nombraj muzikeldonejoj kaj vendejoj de instrumentoj el la 20-a jarcento antaŭen. La sendependa brita kinindustrio estas centrita en Soho, inklude la britajn sidejojn de Twentieth Century Fox kaj de la "British Board of Film Classification". Apude al Soho estas la "Chinatown" (ĉina kvartalo) de Londono, centrita en Gerrard Street, kie estas ankaŭ kelkaj restoracioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]