Fluoresko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolekto de 47 mineraloj lumigitaj pere de ultraviola lumo, elsendataj lumon videblan diverskolore pere de la procezo de fluoresko.
Fluoreskaj marfiŝoj.

La Fluoresko estas partikulara tipo de lumo-elsendo, kiu karakterizas la substancojn kiuj estas kapablaj sorbi energion en formo de elektromagneta radiado kaj poste elsendi parton de tiu energio kiel elektromagneta radiado de diferenca ondolongo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La totala energio elsendita kiel lumo estas ĉiam malpli granda ol la totala energio sorbita kaj la diferenco inter ambaŭ estas disigita en formo de varmo. En la majoritato de okjazoj la ondolongo elsendita estas pli granda - kaj tiele de mal pli da energio - ol tiu sorbita, tamen, se la radiado de ekscito estas intensa, eblas, ke elektrono absorbas du fotonojn; en tiu dufotona absorbo, la ondolongo elsendita estas pli mallonga ol tiu sorbita, tamen ambaŭokaze la totala energio elsendita estas malpli granda ol la totala energio sorbita.

Ĝenerale la fluoreskaj substancoj absorbas energion kiel elektromagneta radiado de kurta ondo (ekzemple Gama-radioj, Ikso-radioj, UV, blua lumo ktp.), kaj poste elsendas ĝin denove je pli longa ondolongo, por ekzemplo ene de la videbla spektro; la plej elstaraj ekzemploj de fluoresko okazas kiam la sorbita lumo troviĝas ene de la ultraviola gamo de la spektro - nevidebla al la homa okulo - kaj la elsendita lumo troviĝas en la videbla gamo.

La tipa mekanismo de fluoresko enhavas tri sekvencajn paŝojn, nome respektive sorbo (1), disigo neradia (2) kaj elsendo (3).

La kompleta ciklo estas tre mallonga, okazas dum periodo de nanosekundoj, pro kio ĝi povas esti konsiderata praktke unumomenta. Tiu tiom mallonga tempero estas kio diferencas la fluoreskon de alia konata lumfenomeno, nome la fosforesko. La mekanismo de fluoresko troviĝas tre rilata kun la procezo de kemioluminesko.

La substancoj kapablaj elsendi lumon ekscititaj de diferencaj tipoj de radiado estas nomataj fluoroforoj. Eblas atingi ampleksan varion de koloroj per fluoresko, depende de la ondolongo emlsendita de la komponaĵo fluoreskiga.

La fenomeno de fluoresko permesas nombrajn praktikajn aplikaĵojn, inter kiuj por ekzemplo analizoj en mineralogio, gemologio, kemiaj sensiloj (fluoreska spektroskopio), pigmentoj kaj farboj, biologiaj detektiloj kaj fluoreskaj lampoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Principles Of Instrumental Analysis, F. James Holler, Douglas A. Skoog & Stanley R. Crouch 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]