Violo de Tuluzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Violo de Tuluzo

La violo de Tuluzo estas la emblemo de la urbo Tuluzo, Francio. La komencoj de la violo en la urbo ne estas bone konataj. La historiistoj ĝin datumas pli malpli en la jaro 1854. La unuaj kulturoj konataj situas norde de la urbo. La produktistoj vendis siajn produktojn en la violbazaro de la Jakobenanoj kaj sur la stratoj de la urbocentro. En 1908, kooperativo estis kreita. La violo de Tuluzo vidis sian glora[n epokon dum la unua duono de la 20a jarcento. Ĝi estis eksportita en Eŭropo kaj eĉ en Rusio. Ĝia produktado kaj kultivado okupigas ĉ. 600 homojn sur dudeko da hektaroj. Sed la kultivado de violoj suferis krizon kiu metis finon al ĝia sukcesa eksportado. La vintro de 1956 okazigis grandajn perdojn. La disvolvigado de teknikiloj kaj teknikaĵoj por kultivado permesis havi aliajn florojn en vintro. En 1983, la kooperativo malaperis kaj nur kelkaj produktistoj plurestas. Tamen de post 1992 disvolviĝis nova kultivoprocezo in vitro uzata de dekopo da produktantoj. Ekde 2003 estas la Fête de la Violette (Festo de la violo) ĉiujare dum februaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]