Elĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elche)
Jump to navigation Jump to search

IlicoElŝo[1] (katalune Elx, hispane Elche, en Esperanto iam ankaŭ Iliko[mankas fonto]) estas grandurbo en Valencilando. Ĝi havas 230 112 loĝantojn (2009) kaj ĝi estas la tria urbo de Valencilando. Krome ĝi estas la dua en la provinco de Alikanto, la dudeka en la tuta Hispanio kaj la kvara sen enkalkuli la provincajn ĉefurbojn.

Blazono de Ilico
Flago de Ilico
Palmaro en Ilico
Kastelo Altamira en Ilico

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ilico troviĝas de Alicante 23 km-ojn. Ekstera parto de la urbo atingas la marbordon.

Ĝi havas tre antikvan historion ĉar jam iberoj loĝis tie. Poste estis grava urbo en epoko de romianoj kaj islamanoj. Rekristaniĝis en 1250. En la 19-a jarcento la fervojo atingis la urbon, tiutempe ŝuofabriko ekfunkciis.

Ilico havas internacian flughavenon, unu publikan kaj unu privatan universitaton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La skulptaĵo de la Damo de Ilico troviĝis ĉe Ilico, kie estas monteto kiun la araboj nomigis Alcudia ('monteto') kaj kiu antikve estis preskaŭ ĉirkaŭta de rivero. Oni scias, ke temas pri ibera setlejo nome Helike (en greka) kaj kiun la romianoj nomiigs Colonia Iulia Illici Augusta. Kiam alvenis la araboj, situigis la urbon pli sube, sur la ebenaĵo, kaj konservis la romian toponimon de Illici, kiu estis arabigita laŭsone al «Elche»"Ilŝ".

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La formo Elŝo estis proponita en: Alos i Font, Hektor 1995: Propono por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj. Barcelono: la aŭtoro.