Ŝumen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝumen
Шумен
Krepost shumen.jpg
situo en Bulgario
Shumen location in Bulgaria.png
Bazaj informoj
ŝtato: Bulgario
provinco: Ŝumen
loĝantoj: 103 016 (junie 2006)
koordinatoj: 43° 17' norde,
26° 56' oriente
alteco: 184 m super la marnivelo
poŝtkodo: 9700
telefona prefikso: (+359) 054
aŭtokodo : H

La urbo Ŝumen - bulgare Шумен - situas en la nordoriento de Bulgario, okcidente de la marborda provinco Varna. Ĝi estas la administra centro de samnoma provinco (oblasto) kaj havas loĝantaron de ĉ. 103 000 homoj - pli-malpli 42 procentaĵoj el la sumaj loĝantoj de la provinco. Veturiloj registritaj en la urbo samkiel la ĉirkaŭaj municipoj de la provinco rekoneblas per la regiona aŭtokodo H.

Moskeo de Ŝumen[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Tombul, interna korto
Moskeo de Tombul, interna korto

En la sudokcidenta parto de urbo Ŝumen troviĝas la plej granda islamana kultkonstruaĵo en Bulgario - la moskeo "Tombul ĝami". Laŭ la grandeco ĝi okupas duan lokon en la Balkana duoninsulo post la moskeo "Sultano Selim" en Edirne =Odrin= en Turkio. "Tombul ĝami" kaj la komplekso ĉirkaŭ ĝi estas konstruitaj en 1744-a j. La vera nomo de la moskeo estas "Ŝerif Halil paŝa", sed pro sia sferoforma kupolo ĝi estas nomata de la loka loĝantaro "Tombul ĝami". La komplekso okupas areon de 1730 kvadrataj metroj. Ĝi inkluzivas ĉefkonstruaĵon =moskeon=, superan islaman lernejon kaj bibliotekon en la dua etaĝo. La interno de la moskeo estas ornamita per arabeskoj kaj subskriboj en araba lingvo =esprimoj el la Korano=. En la biblioteko estas konservataj pli ol 5 mil volumojn de religia literaturo, konataj verkoj de arabaj aŭtoroj kaj la geografiaj mapoj de la eminenta araba vojaĝanto kaj geografo ekde la komenco de la Xii-a jarcento Abul Abdal Mohamed Idrisi. Nuntempe tiu valora heredaĵo troviĝas en la Nacia biblioteko en Sofio. Ĉiuj partoj de la komplekso estas ligitaj per internaj kortoj. Ĉe la okcidenta parto de la moskeo altiĝas 40-metra minareto, kiu de malproksime altiras la atenton al tiu rimarkinda monumento, konservanta la arkitekturajn tradiciojn alportitajn de Malgranda Azio. Naŭdek naŭ ŝtuparoj kondukas al la balkono en la supra parto, de kie la muezino alvokas la kredantojn al preĝo. Ena la vasta korto estas granda ŝprucfontano en araba stilo, kies akvo estas konsiderata sankta. La elementa lernejo kaj la malgranda tombejo al la moskeo havas siajn apartajn kortojn. La komplekso "Tombul ĝami" estas la ununura bone konservita islamana kultmonumento en nia lando. Hodiaŭ la moskeo estas funkcianta muzulmana templo kaj amase vizitata turisma objekto[1].

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

situo de la urbo kaj de la ĉirkaŭaj municipoj en la provinco
monumento pri la 1300-jariĝo de Bulgario, ĉefa halo
ĉevala muezo Kabiuk





Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Danĉo Danĉev, Rimarkinda islamana kultkonstruaĵo, Esperanta fajrero, januaro 2005, numero 1.