Monzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monzono
Monzón (13730896693) (cropped).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22400 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 650  (2022) [+]
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 0° 11′ O (mapo)41.90.18333333333334Koordinatoj: 41° 54′ N, 0° 11′ O (mapo) [+]
Alto 273 m [+]
Areo 155,022476 km² (1 550 2.2 476 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Monzono
Situo de Monzono

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Monzón [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Monzono (Monzón en la hispana lingvo) estas municipo de Hispanio, en la nordocentro de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón mem) apartenanta al la suda parto de la Provinco Ŭesko (regiono Aragono).

Ĝi estas la dua plej loĝata urbo de la provinco kaj la sesa en la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Sosa tra Monzono.

Ĝia granda municipa teritorio estas en la nordocentro de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de Almunia de San Juan, norde de tiuj de San Miguel del Cinca, Pueyo de Santa Cruz kaj de Binaced. Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca.

La loĝloko Monzono (279 msm) estas je 68 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca. Monzono estas ĉe la deklivo de la monteto sur kiu staras impona kastelo arabdevena, kaj en zono inter kelkaj montetoj kiuj havigas spektaklajn panoramojn de la urbo. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Selgua kaj Conchel.

La municipa teritorio estas trapasata per la nacia ŝoseo N-240 kiu komunikas kun Castejón del Puente nordokcidente kaj kun Binéfar sudoriente. Same trairas la teritorion la riveroj Sosa kaj Cinca, nome la alfluanto kun plej da akvenhavo de Ebro. Ĉe la urbo la rivero Sosa enfluas en Cinca.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne estis homa konstanta loĝado ĉe Monzono jam ekde la Neolitiko, kiel atestas arkeologiaj restaĵoj de la kuŝejoj de Sosiles Altos kaj Peña Lucas, ĉefe de la Bronzepoko, nome de la popolo ilergetoj, kiuj estis venkitaj en la 3-a jarcento a.n.e., pro kio okazis romiigo de la zono ekde la 2-a jarcento a.n.e. Sur la montetoj de la ermitejo de la Alegría kaj Cellas oni trovis restaĵojn de romiaj loĝejoj,[1] estante la zono ŝlosila punkto por la komunikado de la urboj Caesaraugusta kaj Osca (Ŭesko) kun Italio.[2]

En la epoko de islama dominado Monzono estis disputita inter la klanoj Banu Sabrit de Huesca kaj Banu Qasi de Zaragozo. En la 11-a jarcento ĝi apartenis al Banu Hud kaj estis kaptita de Cido en 1083. Kristanoj klopodis konkeri Monzonon por tranĉi la komunikadon inter la tajfoj de Zaragozo kaj Ilerdo. La infanto Petro konkeris Monzonon en 1089 dum la regado de sia patro Sancho Ramírez de Aragono, kiu kreis la Regnon Monzonon por la infanto, estonta Petro la 1-a, antaŭ esti reĝo de Aragono. En 1126 la islamanoj rekontrolis la urbon du, kvar jaroj, kaj inter 1130 kaj 1136 denove la kristanoj, inter 1136 kaj 1141 denove islamanoj, kiam ili perdis ĝin definitive.[3]

La templana kastelo de Monzono.

Dum la 12a jarcento regis la urbon inter aliaj la infanto Ramiro de Navaro, Tizón kaj García Ramírez antaŭ lia proklamo keil reĝo de Navaro. En 1143 la Templanoj ricevis inter aliaj la kastelon de Monzono, kie estos ilia ĉefa sidejo en Aragono. En tiu epoko okazis la devigita restado de Jakobo la 1-a dum minoritato. Kiam la papo Klemento la 5-a abolis la Ordenon de la Templanoj, kelkaj sidejoj kiel tiu de Monzono rezistis, kaj nur en 1309 ĝi estis konkerita kaj en 1317 ekapartenis al la Ordeno de Sankta Johano, kiuj poste perdis povon iompostiome.

Monzono estis foje sidejo de parlamentaj kunsidoj de Cortes de la Corona de Aragón, inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj. Kaj la romanika katedralo de Santa María del Romeral kaj la kastelo devena de la 9-a jarcento (Ĉefturo) gastigis kaj reĝojn kaj nobelojn. En 1528 Karolo la 5-a okazigis kunsidon Cortes Generales en Monzono. Tiuokaze li ricevis personan defion de la franca reĝo Francisko la 1-a. La imperiestro akceptis la defion, sed la duelo neniam okazis.

La katedralo de Monzono.

Dum la Milito pro la Insurekcio de Katalunio la kastelo estis konkerita la 19an de Majo 1642 fare de la franc-katalunaj trupoj estritaj de Philippe de La Mothe Houdancourt, kio finigis la sieĝon de la urbo. La 4an de Decembro de la sekva jaro, Monzono estis rekonkerita de la kastiliaj trupoj de Felipe da Silva, post nova sieĝo.

La kastelo de Monzono estis konsiderita strategia enklavo, kaj tiukadre ĝi estis okupita ankaŭ fare de la francoj dum la Milito de Hispana Sendependigo kaj rekuperita la 15an de Februaro 1814 fare de la hispanaj trupoj de la generalo Copons kun kunlaboro de ruzaĵo fare de la flandr-devena hispano Juan Van Halen, kiu poste iĝis generalleŭtenanto, kiu samsisteme estis atinginta la konkerojn de Ilerdo la 14an kaj de Mequinenza la 12an de Februaro.

La urbodomo de Monzono.

Dum la Hispana Enlanda Milito kaj ĉefe pro agado de anarkiistoj de la CNT inter kamparanoj kaj socialistoj de la sukerfabriko oni povis haltigi la klopodojn de la insurekcia puĉo de 18a de julio 1936 kiam oni haltigis agadon da policanoj kiuj estis klopodintaj puĉi ankaŭ en Monzón.[4] Sekve pro la agado de kamparanoj kelpitaj de anarkiistoj oni establis sistemon de kolektiveco kadre de la socia revolucio kun ĉefaj centroj en Monzón, Binaced, Albalate, Alcolea ktp., kiu sekurigis la rikoltadon kaj la liveradon. La komarka kolektivaĵo de Monzono reprezenti 64 850 kolektivanojn de 32 loĝlokoj.[4] La kolektiveco zorgis pri publikaj servoj, kiel elektro, komerco, transporto, san- kaj eduk-sistemoj ktp. En Monzono oni instalis liberecanan altlernejon, dum en Binéfar hospitalon.[4] Ĉio finiĝis per la atako de komunistoj en aŭgusto 1937, preskaŭ unu jaron antaŭ la alveno de la armeo de Franco.[5][6]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa gravula lokano estis Joaquín Costa, politikisto kaj reformproponanto.

La industria tradicio de Monzono ekis komence de la 20-a jarcento per la konstruado de sukerfabriko kiu poste estis translokigita al Jerez de la Frontera. Post la Enlanda Milito, oni instalis novajn industriojn kiel Hidro Nitro Española (HNE), Aiscondel, Etino-Química, Polidux, Monsanto-Aiscondel, inter aliaj. Krome estis fabrikoj de dratoj, de najloj kaj de fibrocemento.

Tiu industriigo eblis pro la geografia loko, je nur horo kaj duono de la franca limo kaj de Zaragozo, same kiel pro bonefikaj komunikvojoj, kiel ŝoseoj al Zaragozo kaj Ilerdo, la aŭtovojo Huesca-Lérida A-22, kiu komunikas ankaŭ kun Pamplono same kiel la fervojo kiu komunikas kun Barcelono, Zaragozo kaj Ilerdo por konekti kun rapidtrajnoj AVE. La fervoja stacio Monzón-Río Cinca disponas je regionaj servoj.

La urbo disponas de pli ol deko da lernejoj, du malsanulejoj, kulturdomo, konservatorio, publikaj oficejoj kaj kulturaj asocioj. Krom industrio estas ankaŭ fekunda agrikulturo, brutobredado kaj komerco.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo estas la ĉefa loka referenco, islamdevena, kun plej antikva restaĵo en la ĉefturo. Ĝi estis konstante rekonstruita el la 12-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Interne estas ankaŭ konventa komplekso de la templanoj. Ĝi estis deklarita Historiarta Nacia Monumento en 1949. Ĉiujare oni okazigas ĉirkaŭ la 24a de Majo omaĝon al templano Guillem de Mont-Rodon.
Dependaĵoj de la kastelo.
La kameno.
  • La katedralo estis konstruita kiel romanika preĝejo sur iama moskeo fine de la 12-a jarcento, sed ties klostro estis detruita en 1642. En 1613 oni konstruis mudeĥaran sonorilturon sur la kupolbazo. Ĝi estis foje sidejo de parlamentaj kunsidoj de Cortes de la Corona de Aragón, inter la 13-a kaj 17-a jarcentoj.
  • La preĝejo de Sankta Johano estas malfrugotika, el briko, kun baroka pordego de la 18-a jarcento, sen sonorilturo, kun nur sonorilmuro.
  • Sur la preĝejo de Sankta Francisko oni konstruis la konservatorion.
  • La nomita Malkova Ponto super la rivero Sosa de mezepoka deveno estis rekonstruita en la 18-a jarcento estas triarka kaj kunigas la du partojn de la urba kerno.
  • La Kameno de la Sukerfabriko 80 m alta estas la plej alta konstruaĵo de la urbo kaj de la tuta provinco. Ĝi estis konstruita inter 1923 kaj 1925, kaj post la malmuntado de la fabriko saĝe oni lasis tiun instalaĵon kiel simbolo de la industria tradicio de la urbo. Nun ĝi hegemonias en parka komplekso kies estas ankaŭ IFM (montrofoiro), avangarda junulara centro, muzeo de Monumenta Kripo de Monzón, subĉiela spektaklejo José Antonio Labordeta, kaj Oficiala Lingvolernejo Ignacio Luzán.
  • Avenuo Lérida kaj monumento al Joaquín Costa.
  • Ermitejo de Nuestra Señora de la Alegría sur la monteto Lascellas, je ĉirkaŭ 3 km sude de Monzón, sur la maldekstra bordo de la rivero Cinca. En tiu loko estis iam mezepoka kastelo kaj eble antaŭe aliaj fortikaĵoj de praaj popoloj. La ermitejo suferis gravajn damaĝojn en sinsekvaj militoj, kaj la nuna estas tute de la dua duono de la 20-a jarcento.
  • La Interpretejo pri la Kanalo de Aragono kaj Katalunio celas klarigi pri la enorma ŝanĝo kiu rezultis de la konstruado de tiu kanalo por la transformo de la ekonomio kaj socio de la komarko kaj de la regiono.
  • La Pinzana estas Interpretejo pri Medio de la rivero Cinca kaj la biodiverseco.
  • La urbodomo estas palaco de aragona renesanca arkitekturo datita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj ĉe la Ĉefa Placo. La fasado havas duoncirklanjn arkojn sur dikaj kolonoj de toskana ordo.
  • Domego de familio Luzán kun renesanca pordego, krom aliaj domegoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Ĝia futbalteamo Club Atlético de Monzón partoprenis en tria divizio.

Gravaj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Monzono havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Vanguardia Española 21a de januaro 1973
  2. Galiay, J.: La dominación romana en Aragón; Zaragoza, 1946. Lostal, J.: Arqueología del Aragón romano; Zaragoza, 1980. Martín-Bueno, M.: Aragón Arqueológico; Zaragoza, 1977.
  3. Ubieto 1981, p. 180. [1]
  4. 4,0 4,1 4,2 Monzón y las colectivizaciones Alirita la 31an de Januaro 2023.
  5. "Las colectividades del Cinca Medio durante la guerra civil (1936-1938)" de AMBER J. SEWELL
  6. Monzón y las colectivizaciones