Ignacio de Luzán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ignacio de Luzán Claramunt de Suelves y Gurrea. (Zaragozo, 28-a de marto de 1702 - Madrido, 19-a de majo de 1754) estis verkisto kaj kritikisto hispana, ĉefa teoriisto pri la idearo de la Novklasikismo en Hispanio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

El nobela familio, orfiĝis 4jara kaj devis vivi kun diversaj parencoj en Barcelono kaj poste en Palma de Majorko kun onklo kun kiu veturis ankoraŭ juna tra Italio, studis en Milano kaj en la Universitato de Katanio, kie li gradiĝis pri Filozofio kaj doktoriĝis pri Juro en 1727. Poste li translokiĝis al Napolo kun frato grafo kaj kastelestro kaj tie ekkonis Gianbattista Vico, kies disĉiplo li estis. Reveninte al Hispanio en 1733 li setlis en Monzón (Osko) kiel administristo de la frata havaĵaro, kaj li trafis landon praktike nekonata post sia longa itala veturado. Laŭ tiu impresio li verkis sian unuan eldonon de sia fama Poética (1737). En 1741 li estis elektita honora membro de la Real Academia Española kaj venontjare de la Akademio de Historio definitive en 1745. Tre influita de la Klerismo kiun li konis pli en Italio ol en Hispanio, estis ĉiam ĉe la Kortego kaj enposteniĝis en la ambasadejo de Hispanio en Francio inter 1747 kaj 1750; venontjare pri sia sperto li verkis Memorias literarias de París. Krome li estis kasisto de la Reĝa Biblioteko kaj membro de la Akademio Buen Gusto. Li subite mortiĝis la 19-an de majo de 1754.

Verko[redakti | redakti fonton]

Luzán estas konata ĉefe por sia monumenta traktato pri literatura teorio, nome La Poética o reglas de la poesía en general y de sus principales especies (poetiko aŭ regularo por poezio ĝenerale kaj de ties ĉefaj specoj), kiu aperis en 1737 sed montriĝis definitive influa en dua eldono en 1789, post lia morto kaj presita de Eugenio de Llaguno y Amírola, korektita kaj pligrandigita. Tiu dua eldono plimarkigis la novklasikajn trajtojn de lia estetiko foriginte multajn el nombraj laŭdoj al la literaturo de la Hispana Ora Jarcento de la unua eldono kaj konsiderata teoria modelo de poetiko novklasika en la hispana literaturo kaj sendube la plej influa sur la 18a jarcento.

Bibliografio de la aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • La virtud coronada, 1742 .

Regularoj[redakti | redakti fonton]

  • Razonamiento sobre la poesía (1728).
  • El sueño del buen gusto (1729).
  • Poética o reglas de la poesía en general y de sus principales especies (1737, dua eldono tre pligrandigita kaj korektita en 1789).
  • Retórica de las conversaciones.
  • Tratado de ortografía española.
  • Método breve para enseñar y aprender las lenguas.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • A la conquista de Orán
  • El juicio de París
  • Leandro y Hero
  • La Giganteida

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • La razón contra la moda, de Nivelle de la Chaussée.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Memorias literarias de París.
  • Oración gratulatoria a la Real Academia de la Historia
  • Conjeturas sobre la espada hallada en Peñafiel
  • Disertación sobre el origen y patria de los godos
  • Disertación sobre Ataúlfo, primer rey de los godos en España
  • Oración gratulatoria a la Real Academia de Buenas Letras de Barcelona
  • Observaciones sobre la Ortografía de la Academia
  • Lista de las cuestiones que se deben tratar en la sintaxis de la Gramática castellana. De la concordancia y régimen. Del nombre sustantivo, su construcción y régimen. Del adjetivo sustantivado. De los adjetivos comunes. De los comparativos y superlativos. Sobre los verbos anómalos de la lengua castellana. Sobre los géneros y sus reglas en nuestro idioma. Sobre las reglas que se pueden establecer para el reconocimiento de los géneros.
  • Orazione per lo ritrovamento del coreo di San Agostino (Preĝo pro trovo de restoj de Sankta Aŭgusteno)
  • Discurso apologético de Íñigo de Lanuza

Bibliografio por la artikolo[redakti | redakti fonton]

  • Ivy L. McClelland, Ignacio de Luzán. New York: Twayne, 1973.

Kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. José Miguel Caso González, "Luzán", en Historia y Crítica de la Literatura Española zorge de Francisco Rico, "Ilustración y Neoclasicismo" zorge de José Miguel Caso González, Crítica, Barcelono, 1983, paĝoj 156-162. Krom Isabel M. Cid de Sirgado kaj Gabriela Makoviecka, "La Poética: Doctrina e influencia", paĝoj 163-171, kaj Russell P. Sebold, "Los orígenes cosmopolitas de la Poética", paĝoj 171-180.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]