Katedralo de Tuluzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Tuluzo
katolika katedralo • katedralo [+]
Koordinatoj43° 36′ 0″ N, 1° 27′ 1″ O (mapo)43.59991.4504Koordinatoj: 43° 36′ 0″ N, 1° 27′ 1″ O (mapo)

Katedralo de Tuluzo (Haute-Garonne)
Katedralo de Tuluzo (Haute-Garonne)
DEC
Katedralo de Tuluzo
Katedralo de Tuluzo
Lokigo de Haute-Garonne en Francio

Map
Katedralo de Tuluzo

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Saint-Étienne de Toulouse [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fronta vido de la katedralo.

Katedralo de Tuluzo (Katedralo Sankta Stefano, france Cathédrale Saint-Étienne de Toulouse, okcitane Catedrala de Sant Estève de Tolosa) estas katolika katedralo, kaj nacia monumento de Francio, situanta en la okcitana urbo Tuluzo. Ĝi estas la sidejo de la Ĉefepiskopo de Tuluzo.

La preciza dato de la origina konstruaĵo estas nekonata; la unua mencio pri preĝejo konstruiĝanta sur tiu ejo estas trovita en ĉarto de la jaro 844. En 1073 la episkopo de Tuluzo komencis la laboron super pli kompleksa strukturo, sekvita per kroma konstruo en la 13-a jarcento.

La neregula okcidenta fronto ekzistas ĉar la katedralo konsistas el du nekompletaj preĝejoj, la unua el la frua 13-a jarcento, kiu inkludas la fenestro-rozon de 1230; kaj la alia komenciĝinta en proksimume 1272, en nova plano kaj malsama akso, kiu poste estis rezignita, kvankam antaŭ 1445 triforio estis aldonita al la koruso kaj ekstravaganca okcidenta portalo estis enmetita. Ĝi estas malcentrigita ĉar la arkitekto atentis por ŝpari la baptokapelon norde de la enirejo.