Nĝameno
Nĝameno (Fort Lamy) | ||
arabe نجامينا Niǧāmīnā, france N'Djamena | ||
urbo | ||
Homoj sur ĉevaloj en Fort Lamy
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Rivero | Ŝari | |
Situo | Nĝameno | |
- alteco | 298 m s. m. | |
- koordinatoj | 12° 06′ 47″ N 15° 02′ 57″ O / 12.11306 °N, 15.04917 °O (mapo) | |
Loĝantaro | 993 492 (2009) | |
Fondo | 1900 | |
Horzono | GMT (UTC+1) | |
![]() | ||
![]() |


Nĝameno (pli frue Fort Lamy) estas ĉefurbo de respubliko Ĉado kaj samtempe la plej granda urbo de la lando kun 998.000 loĝantoj (stato: 1999).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Nĝameno situas en la sudokcidento de la lando ĉe riveroj Ŝari kaj Logone (kiu estas ankaŭ sur la landlimo kun Kamerunio). Ĉe la alia bordo Kousséri etendiĝas.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Nĝameno tropika kaj dezerta klimato regas. La temperaturo estas jaraveraĝe 27,8 °C, la averaĝa precipitaĵo sumas jare ĉirkaŭ 556 mm; pluvecaj estas ĉefe la monatoj de junio ĝis aŭgusto.
Historio[redakti | redakti fonton]
La urbo estis fondita dum la franca kolonia regado en la jaro 1900 kun la nomo Fort Lamy, kaj estis alinomita en 1973 al Nĝameno (N'Djamena).
La urbo kiel registara centro estas celo, loko de puĉoj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
En Nĝameno troviĝas la sola universitato de la lando, fondita en 1971.
Nĝameno posedas internacian flughavenon, uzatan de Air France, Ethiopian Airlines, Sudan Air kaj Cameroon Airlines.
En la urbo funkcias modernaj karnofabrikoj kaj naftorafinejoj.