Diskuto:Nĝameno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu en la foto ("Homoj sur ĉevaloj") estu Fort Lamy aŭ Nĝameno? Se temas pri foto el tempo antaŭa al la ŝanĝo de la nomo indus aldoni la jaron de la foto. kaj eble aldoni "Homoj sur ĉevaloj en Fort Lamy, hodiaŭ Nĝameno. Ĉu per "La urbo kiel registara centro estas celo, loko de puĉoj" oni celas: "La urbo, estante registara centro, estas celo, loko de puĉoj"? Tamen, mi pensas, ke ĉi tiu aserto povus esti pli bone vortumita. Verŝajne estas erara la aserto: "En Nĝameno troviĝas la sola universitato de la lando"; kontrolu la franclingvan Vikipedion! Ne estas por mi klare, kion oni celas per "karnofabrikoj": ĉu "buĉejon", aŭ pli probable "viand-prilaborejon"?