Ethiopian Airlines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ethiopian Airlines
flugkompanio vd
Dum 1945 - nekonata/nuntempe
Sidejo Addis Ababa Bole International Airport
Lando Etiopio
Posedata de Government of Ethiopia vd
filiaj kompanioj Tchadia Airlines • Ethiopian Mozambique Airlines vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ethiopian Airlines en la amhara lingvo: የኢትዮጵያ አየር መንገድ (Yäitəyop'əya 'äyärə mänəgädə), mallonge: የኢትዮጵያ(Yäitəyop'əya) estas flugkompanio kun sidejo en Adis-Abebo, Etiopio. Ĝia ĉefa centro estas la Internacia Flughaveno Bolo. Etiopio Airlines estas la plej granda kaj aktiva el la flugkompanioj en Afriko kun 80 destinoj en la tuta mondo. Ethiopian Airlines flugas al pli ol 30 lokoj de Etiopio (2008).

Aviadilo de Ethiopian Airlines

Historio[redakti | redakti fonton]

Ethiopian Airlines estis fondata la 30-an de decembro 1945, far la imperiestro Haile Selassie, kun la asisto de TWA. Ĝi ekfunkciis la 8-an de aprilo 1946, per semajna flugo inter Adis-Abebo kaj Kajro kun 5 Douglas DC-3.

Ĝi ekiĝis kun la longdistancaj flugoj al Frankfurto en 1958 kaj inaŭguriĝis ĝia unua jeto en januaro 1963 per flugo de Adis-Abebo al Najrobio. En 1965, ĝi sukcesis internacie kaj ŝanĝis sian nomon Ethiopian Air Lines al Ethiopian Airlines. La Etiopa Registaro estas la posedanto de la tuta kompanio kaj ĝi dungas al 4.700 personoj (marto 2007).

Kvankam en la komenco ĝi baziĝis sur laboristaro (teknikistoj kaj aviadistoj) el Usono, okaze de ĝia 25-a datreveno en 1971, Ethiopian Airlines iom post iom komencis funkcii per etiopaj laboristoj. En 1998, ĝi komencis realigi transatlantikajn flugojn. Ĝi estas unu el la malmultaj profitodonaj flugkompanioj de Afriko. La flugkompanio estis menciita en The Economist kiel ekzemplo fine de 1987. La flugkompanio ĉiam flugis al la ĉefurbo de Eritreo, Asmero, ĝis la milito inter la du landoj en 1998. En 2002, la flugkompanioj transportis al 1.054.687 da pasaĝeroj.


Aer-floto[redakti | redakti fonton]

AerFloto de Ethiopian Airlines
Aviadiltipo Totalo
Boeing 737-700 5
Boeing 737-800 3
Boeing 757-200 10
Boeing 767-300ER 10
Fokker 50 5
De Havilland Canada DHC-6 Twin Otter Series 300 3
Boeing 787-8 (8 mendoj)
Boeing 787-9 (2 mendoj)
Totalo de aviadiloj 35
(10 mendoj)