Boeing 787 Dreamliner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boeing 787)
Boeing 787 Dreamliner

Boeing 787-8 Dreamliner de All Nippon Airways, 2011
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 15-an de decembro 2009
Enkonduko: 26-an de oktobro 2011
en All Nippon Airways (ANA)
Produktperiodo: ekde 2007
Produktkvanto: 578 (Laŭ julio 2017)[1]
vdr

La Boeing 787 Dreamliner estas pasaĝeraviadilo de Boeing, ellaborita en 2009. La B787 povas transporti tre ekonomie (10% malpli ol kutime) 200 ĝis 300 pasaĝerojn. B787 estas pasaĝeraviadilo, kies trunko konsistas grandparte el karbonfibro-fortigita plasto. B787 estis prezentita unuafoje la 8-an de julio 2007 kaj faris sian unuan testflugon la 15-an de decembro 2009 en Usono.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La B787 estis konstruita pro defio al konkura aviadilo A380, kion plirapidigis la aertrafika krizo post la teroratakoj de 2001 en Usono. La fina decido pri la konstruado okazis en decembro 2003, la programa starto komenciĝis en aprilo 2004 kaj la unua aviadilo pretis oficiale je 8-a de julio 2007, en Everett (Vaŝingtonio). Tio estis la unua ĉiunova jeto de Boeing ekde 1995 kaj la unua okazo, kiam la firmao laboris kun ekstera kontraktanto. Rezulte de tio aperadis multaj malfacilaĵoj pri liverado kaj kunmuntado de aviadilpartoj.

La 15-an de decembro 2009 okazis trihora provflugo, kiu komenciĝis de Everett, norde de Seatlo, kaj finiĝis ĉe Boeing Field, iom sude de Seatlo. La du testpilotoj faris kelkajn bazajn sistemajn kontrolojn, inkluzive de la elprovo de la subekipaĵo kaj klapoj. De tiam komenciĝis la naŭmonata elprovo, dum kiu ses aviadiloj flugados senpaŭze.

La 3-an de julio 2011 aviadilo finis sian unuan flugon trans la Pacifika Oceano, elfluginte el Seattle (Usono) kaj alteriĝinte en la Flughaveno Haneda (Tokio, Japanio).

En la produktado kunlaboris Mitsubishi Heavy Industries en Nagoya, Japanio (flugiloj), Alenia Aeronautica en Italio en kunlaboro kun TAI Turkio, Lewis and Vought Corporation, Sud-Karolino, Spirit AeroSystems el Wichita (Kansaso) (trunkopartoj).

Financado/subvencioj[redakti | redakti fonton]

Boeing 787

La surmarketigo de 787 kostas ĉ. 13,4 md. USD, kiuj estis kovritaj fare de Boeing mem (ĉ. 4,2 md.), de subproduktistoj (3,1 md.), ŝtataj subvencioj (Italio, 590 mio., Japanio 1,588 md.), de usona federacia ŝtato Kansaso (200 mio) kaj Vaŝingtonio (3,2 md.) kaj aliaj apogantoj. Tio kaŭzis plendon de EU ĉe WTO en 2004. Ĝis 2009 estis registritaj 840 mendojn el tuta mondo, sed iuj estis nuligitaj pro la longaj prokrastoj.[2]

Analizistoj diras, ke la firmao investis en la projekton pli ol 10 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj devos doni kompenson al klientoj por prokrastitaj aviadiloj. Cetere tiaj prokrastoj estas la kutimaĵo por plimulto da samaj projektoj.[2]

Plibonigo[redakti | redakti fonton]

  • Novtipa jetmotoro malkreskas 20% malpli da fuelkonsumo
  • La klimatizilo estas funkciigita per elektro ne per jetmotora forto
  • Plibonigita aerodinamika rendimento, malpli da bruo, malpli da maso ol ĉe kutima aviadilo
  • Pligrandigitaj fenestroj (48x28), kiu povas esti elektre mallumigitaj (ope)
  • Lumdiodoj por lumigo
  • Pli da elektroniko por stabilizigo
  • 10% pli da aerpremo (analoge al alto de 1830m)
  • 15% da aervaporo (anstataŭ la kutima 5%)

Variantoj[redakti | redakti fonton]

  • Boeing 787-8 (2009) : Originala versio.
  • Boeing 787-9 (2013) : Plibonigita versio de 787-8.
  • Boeing 787-10 (2013) : Pligrandigita versio de 787-9. Mendita de Emirates kaj Qantas.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Diametroj
787-8[3][4] 787-9[3][4] 787-10[3][4]
Longo 56.72m (186ft 1in) 62.81m (206ft 1in) 68.30m (224ft 1in)
Alto 16.92m (55ft 6in) 17.02m (55ft 10in) 17.02m (55ft 10in)
Enverguro 60.12m (197ft 3in) 60.12m (197ft 3in) 60.12m (197ft 3in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
227,930kg (502,500lb) 254,011kg (560,000lb) 254,011kg (560,000lb)
Maksima Surteriga Maso
(MLW)
172,365kg (380,000lb) 192,777kg (425,000lb) 201,849kg (445,000lb)
Povumo
Transporta kapableco 242 290 330
Povejo General Electric GEnx-1B
Rolls-Royce Trent 1000
General Electric GEnx-1B
Rolls-Royce Trent 1000
General Electric GEnx-1B
Rolls-Royce Trent 1000
Kroza rapido Maĥo 0.85
(903km/h, 488kn)
Maĥo 0.85
(903km/h, 488kn)
Maĥo 0.85
(903km/h, 488kn)
Maksimuma rapido Maĥo 0.90
(648km/h, 350kn)
Maĥo 0.90
(648km/h, 350kn)
Maĥo 0.90
(648km/h, 350kn)
Flugdistanco 13,621km
(7,355nmi)
14,140km
(7,635nmi)
11,908km
(6,430nmi)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konkurantaj aviadiloj :