Boeing 737

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boeing 737
Southwest Airlines Boeing 737-700; N738CB@LAX;21.04.2007 466kc (4289282802).jpg
Tipo: Pasaĝera aviadilo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: La 9-an de aprilo 1967
Donita en servon: La 10-an de febralo 1968
Produktperiodo: ekde 1966
Nombro de ekzempleroj: 9,448 (Marto 2017)
v  d  r
Information icon.svg

La Boeing 737 estas populara pasaĝera aviadilo kiu ekde 1967 estas fabrikata de la firmao Boeing. De la 737 oni vendis pli da ekzempleroj ol de iu alia pasaĝera aviadilo, pli ol 5200.

Nun Boeing 737 en multaj malaltkostaj fluglinioj[1], kiel Southwest Airlines (Usono), EasyJet, Ryanair. Kune kun Airbus A320, B737 estas popula aviadilo por fluglinio.

Boeing 737-700, Sky Europe
Boeing 737-800, Ryanair sur Flughaveno Eindhoven

Versioj

  • 737-100 en 737-200 (Originala)
  • 737-300, 737-400, & 737-500 (Klasika)
  • 737-600, 737-700, 737-800, 737-900 & -900ER (NG: Next Generation)

Kelkaj versioj el diversaj 'generacioj' tamen estas samgrandaj:

  • 737-100 (plej malgranda; originala efektivigo)
  • 737-200 (plilongigita versio de la -100 por la Usona merkato)
  • 737-300, 737-700 (novaj bazomodeloj, iom plilongigitaj rilate al la -200)
  • 737-400, (plilongigita versioj)
  • 737-500, 737-600 (plimallongigitaj versioj de la -300 respektive la -700)
  • 737-800 (plilongigita versio: maksimume 189 sidlokoj, same kiel la 737-400 antaŭ ĉio por ĉartflugoj)
  • 737-900 & 900ER (freŝdataj versioj, ankoraŭ pli longigitaj por modergi la hiaton en la oferto de Boeing)

Teknikaĵoj

  • Longo: 35,23 m
  • Enverguro: 28,88 m
  • Alto: 11,13 m
  • Flugilsurfaco: 159 m²(1,713 ft²)
  • Malplenpezo: 33.190 kg
  • Maksimuma pezo: 62.820 kg
  • Motoroj: CFM56-3 (2EA)
  • Meza flugrapido: Maĥo 0,73

Referencoj

  1. ofte konata en aviado kiel LCC, Mallongigo el Angla lingvo, Low-Cost Carrier