Diskuto:Boeing 737

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dato

Mi indikis la datojn laŭ la Normo ISO 8601. Tiu normo ekzistas ekde 1988. Tiu skribmaniero havas klarajn avantaĝojn, vidu en la artikolo. Tial kelkaj landoj jam faris tiun metodon oficiale deviga. Bedaŭrinde nia artikolo ne sufiĉe traktas la problemon. Mankas speciale alineo, kiel elparoli la daton. Mi pensas, ke oni tute rajtas elparoli ISO 8601 -e skribitan daton same kiel kutime.

Mi tralegos diversajn lingvajn versiojn de la artikolo ISO 8601, ĉu mi trovos taŭgan artikolon pri tiu problemo. Se jes, mi volas ĝin traduki al Esperanto. --Hans Eo (diskuto) 15:56, 24 mar. 2019 (UTC)[Respondi]