Haile Selassie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haile Selassie
Imperiestro de Etiopio
Regado 1930–1936, 1941–1974
Persona informo
ኃይለ፡ ሥላሴ
Naskonomo Täfäri Mäkonnän
Naskiĝo 23-an de julio 1892 (1892-07-23)
en Ejersa Goro,  Imperio Etiopio
Morto 27-an de aŭgusto 1975 (1975-08-27) (83-jaraĝa)
en Adisabebo,  Derg reĝimo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per strangolado vd
Tombo Katedralo de la Sankta Triunuo vd
Religio Etiopia Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj amhara vd
Loĝloko Imperial Palace, Addis Ababa vd
Ŝtataneco Imperio Etiopio vd
Familio
Dinastio Salomona dinastio vd
Patro Mekonnen Welde Mikael vd
Patrino Yeshimebet Ali vd
Edz(in)o Menen Asfaw vd
Infanoj Tenagnework • Amha Selassie • Princess Romanework • Princess Zenebework • Princess Tsehai • Prince Makonnen, Duke of Harar • Prince Sahle Selassie of Ethiopia vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hajle Selasie, ankaŭ nomata Ras Tafari (naskiĝis la 23-an de julio 1892, mortis la 27-an de aŭgusto 1975) estis la lasta imperiestro de Etiopujo.

La Rastafarianoj adoris lin kiel Javeon.

Hajle Selasie la 1-a[redakti | redakti fonton]

Imperiestro Hajle Selasie en 1942.

En 1930, post la morto de la imperiestrino, Ras Tafari Makonnen estis kronita kiel imperiestro laŭ la nomo de Hajle Selasie. En 1931 adoptis konstitucion kiu establis reĝimon absolutisman en kiu la imperiestro ricevas la tutan povon el dia rajto, kun Privata Konsilantaro kaj Parlamento duĉambra de karaktero nur konsulta integrata de Senato kaj Diputitaro. Por eviti la italajn postulojn, li subskribis komercajn traktaĵojn kun Japanio kaj Usono por allogi ties protekton.

Itala okupado

Dum la 1930-aj jaroj Etiopio estis kolonio de Italio (Itala Orienta Afriko).

Pli precize el 2-a al 3-a de oktobro de 1935, trupoj de Italio dum reĝimo faŝista devenaj de Eritreo invadis Etiopion. La ĉefurbo, Adis-Abebo, estis konkerita de la italoj la 5-a de majo de 1936. Italio aneksigis formale Etiopion la 9-a de majo de 1936, kaj kreis satelitan ŝtaton nome Itala Orienta Afriko, kaj faris serion de politikaj kaj kulturaj reformoj, fondoj de vilaĝoj kaj konstruado de nombraj verkoj de infrastrukturo.

La imperiestro ekziliĝis en Brition kaj la Ligo de Nacioj ne solvis la konflikton favore al la etiopiaj interesoj spite la reklamoj de Francio kaj Britio.

Post kvin jaroj, en 1941, en la kunteksto de la Dua Mondmilito, la italoj estis venkitaj de la britoj, kaj estis forpelitaj el Etiopio, Eritreo kaj Somalio. Hajle Selasie rekuperis la povon, kaj aneksiigis la teritorion de Eritreo.

Periodo de postmilito

En 1955 oni adoptis konstitucian modelon pli modernan, kun agnosko de la Universala voĉdonrajto, kvankam de facto pluis la absolutisma reĝimo. La unio federala kun Eritreo en 1952 kaj ties posta aneksiigo en 1962 favoris la movadon de rezisto kaj sendependismo. La problemoj dum tiu tempo devenis ne nur el interno. Germanio, Francio, Britio el Eŭropo, Usono kaj Sovetunio el respektivaj sintenoj dum la Malvarma Milito kaj la najbaraj Sudano kaj Somalio defiis pri internacia politiko pri la etiopa teritorio. Tio devigis la imperiestron klopodi resti ekvilibre inter ambaŭ potencoj.

La definitiva socia krizo okazis post la sekeco de la unua duono de la 1970-aj jaroj kiam ĉirkaŭ 450.000 personoj mortiĝis pro malsatego kaj soifo en la lando. La protestoj ĝeneraliĝis: sindikatoj, studantoj, opoziciantoj kaj parto de la armeo kontraŭis reĝimon preskaŭ feŭdan kiu ne povis respondi al necesoj de la nova socio, kaj la imperiestro estis elpostenigita en septembro de 1974.

Haile Selassie estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]