Kousséri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kousséri
urbo • commune of Cameroon • limurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 101 246  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 12° 5′ N, 15° 2′ O (mapo)12.08333333333315.033333333333Koordinatoj: 12° 5′ N, 15° 2′ O (mapo) [+]
Alto 271 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kousséri (Kameruno)
Kousséri (Kameruno)
DEC
Kousséri
Kousséri
Situo de Kousséri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kousséri [+]
vdr

Kousséri estas grandurbo en Kameruno. Ĝi estas administra centro de la regiono. La iama araba vorto signifis: kasteloj.

Famuloj parolas en Kousséri en 2007

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kousséri situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Logone - (kiu estas ankaŭ landlimo de Ĉado) - en norda parto de la lando. En la alia bordo Nĝameno etendiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kousséri apartenis al la Sao civilizacio ekde la 11-a jarcento. En la 16-a jarcento jam islama urbo kaj ĉefurbo de Bornu Imperio. En 1846 sultano de Bornu malvenkis en batalo ĉe Kousséri. En 1900 soldatoj de Sudano okupis la urbon, sed jam en la sama jaro la francoj okupis la urbon. Poste ili transdonis ĝin al la germanoj. Ili faris el la urbo administran kaj komercan urbon. Post la 1-a mondmilito la francoj revenis kaj nomumis la urbon Fort Foureau. Post la sendependiĝo en 1960 la urbo reprenis sian originan nomon. Baldaŭe rifuĝintoj alvenis el Ĉado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kousséri konstante komercadas kun la najbara Nĝameno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kousséri havas 2 pontojn al Nĝameno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Kousséri tropika kaj dezerta klimato regas. La temperaturo varias inter 15-42 °C. Jare pluvas po 56 mm. En julio-aŭgusto pluvas, en la ceteraj monatoj neniam aŭ apenaŭ.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla, franca kaj germana Vikipedioj